Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La malvarma pluvo frapis lian vizaĝon, la akra vento ĉirkaŭblovis lian korpon, tiel ke li fine denove rekonsciiĝis. "Kion mi faris!" li ĝemis, "mi pekis kiel Adam; pekis tiel, ke la paradizo antaŭ mi falis en la teron!" Li malfermis la okulojn; la stelon tre malproksime, la stelon, kiu radiis kiel la enteriĝinta paradizo, li vidis ankoraŭ, - tio estis la matena stelo sur la ĉielo.

Li leviĝis, kaj tiam li vidis, ke li troviĝas en la granda arbaro tute apude de la kaverno de la ventoj, kaj la patrino de la ventoj sidis apud li. Ŝi aspektis kolera kaj levis sian brakon supren:

"Jam en la unua vespero!" ŝi diris. "Jes, mi tion antaŭvidis. Se vi estus mia filo, vi irus en la sakon!"

"Tien li efektive iros!" diris la Morto. Tio estis forta maljuna viro kun falĉilo en la mano kaj kun grandaj nigraj flugiloj. "En la ĉerkon li estos metita, sed ankoraŭ ne nun. Mi nur markos lin, kaj poste mi permesos al li ankoraŭ vagi dum kelka tempo sur la tero, suferi punon pro siaj pekoj, fariĝi bona kaj pli bona. Mi venos neatendite. Kiam li tion plej malmulte suspektos, mi ŝovos lin en la nigran ĉerkon, metos lin sur mian kapon kaj flugos supren al la steloj. Tie ankaŭ floras ĝardeno de la paradizo, kaj se li estos bona kaj pia, li tien venos. Sed se liaj agoj kaj pensoj estos malbonaj kaj lia koro estos plena de pekoj, tiam li malleviĝos kun la ĉerko pli profunden, ol la paradizo malleviĝis, kaj nur unu fojon en mil jaroj mi lin elprenos, por ke li falu pli profunden aŭ estu transportata sur la briletantan stelon tie supre."