Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
FLUGANTA KOFRO

Vivis iam komercisto, kiu estis tiel riĉa, ke tutan straton kaj eĉ ankoraŭ flankan strateton li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj. Tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero. Kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne. Jes, kapabla komercisto li estis; sed li tamen devis morti.

Lia filo do ricevis la tutan monon, kaj li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj, li faradis flugludilojn el spesmilaj banknotoj, kaj en la lagon li ĵetadis orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj. Tiamaniere la mono kompreneble povis malmultiĝi, kaj tion ĝi efektive faris. Fine li posedis ne pli ol kelke da spesdekoj kaj havis neniajn aliajn vestojn krom paro da pantofloj kaj malnova nokta surtuto. Nun liaj amikoj plu ne zorgis pri li, ĉar ili ja ne povis montri sin kun li sur la strato; nur unu el ili, bonkora homo, sendis al li malnovan kofron kaj dirigis al li: "Enpaku!" Jes, tio eble estus bona, sed li havis nenion por enpaki, kaj tial li metis sin mem en la kofron.

Tio estis stranga kofro. Kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugi. Li faris tion, kaj subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, ĉiam pluen. De tempo al tempo la fundo suspekteble krakis, kaj li tiam forte timis, ke la kofro rompiĝos, - estus tiam tre bela salto tra la aero! Dio nin gardu! Fine li venis en la landon de la Turkoj. La kofron li kaŝis en arbaro sub velkintaj folioj, kaj li mem iris en la urbon. Tion li povis tre bone fari, ĉar ĉe la Turkoj ĉiuj, simile al li, iras ja en nokta surtuto kaj pantofloj. Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. "Aŭskultu, vi, Turka vartistino!" li diris, "kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?"

"Tie loĝas la filino de la reĝo!" ŝi diris, "oni antaŭdiris al ŝi, ke pro amanto ŝi fariĝos tre malfeliĉa, kaj tial neniu havas la permeson veni al ŝi, se ne ĉeestas la reĝo kaj la reĝino."

"Mi dankas!" diris la komercistido, kaj li iris en arbaron, sidiĝis en sia kofro, flugis sur la tegmenton de la kastelo kaj enrampis tra la fenestro al la reĝidino.