Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi kuŝis sur la sofo kaj dormis; ŝi estis tiel ĉarma, ke li devis ŝin kisi. Ŝi vekiĝis kaj forte ektimis, sed li diris, ke li estas la dio de la Turkoj, kiu venis al ŝi tra la aero, kaj tio flatis ŝin.

Ili sidis flanko ĉe flanko, kaj li rakontadis al ŝi historiojn pri ŝiaj okuloj, ke ili estas plej ĉarmaj mallumaj maroj kaj la pensoj naĝas en ili kiel virinetoj de maro. Li rakontadis pri ŝia frunto, ke ĝi estas neĝmonto kun la plej belegaj salonoj kaj bildoj. Li rakontadis ankaŭ pri la cikonio, kiu alportas plej ĉarmajn infanetojn.

Jes, tio estis belegaj historioj! Poste li faris al la reĝidino edziĝopeton, kaj ŝi tuj diris "jes".

"Sed vi devas veni dimanĉe, tiam la reĝo kaj la reĝino estas ĉe mi al teo. Ili estos tre fieraj pri tio, ke mi ricevas la dion de la Turkoj. Sed zorgu pri tio, ke vi povu rakonti suliĉe belan fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo. Mia patrino amas aŭdi fabelojn moralajn kaj bonmorajn, kaj mia patro gajajn, pri kiuj oni povas ridi."

"Jes, mi alportos nenian alian fianĉdonacon krom fabelo!" Kaj ili disiĝis; sed la reĝidino donis al li glavon, garnitan per oraj moneroj, kaj ĉi tiuj estis por li tre utilaj.

Nun li forflugis, aĉetis al si novan noktan surtuton kaj sidis en la arbaro kaj verkis fabelon. Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila.

Kiam ĝi estis preta, estis jam ĝuste sabato. La reĝo, la reĝino kaj la tuta kortego atendis ĉe la reĝidino kun la teo. Oni akceptis lin tre afable.

"Volu nun rakonti fabelon", diris la reĝino, "ian profundpensan kaj edifan."

"Sed tian, pri kiu oni povas ankaŭ ridi!" diris la reĝo.

"Bone:" li diris kaj komencis rakonti. Nun oni devas bone atenti.

„Estis iam fasko da alumetoj, kiuj estis tre fieraj pri sia alta deveno. Ilia prapatro, t. e. la granda pino, el kiu ĉiu el ili estis tre malgranda peceto, estis granda, alta arbo en arbaro. La alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto, kaj al ĉi tiuj ili rakontis pri sia juneco. "Jes, kiam ni estis sur la verda branĉo", ili diris, "tiam ni efektive havis bonan vivon. Ĉiun vesperon kaj matenon ni havis diamantan teon, tio estis la roso; la tutan tagon ni havis sunbrilon, t. e. kiam la suno brilis, kaj ĉiuj malgrandaj birdoj devis rakontadi al ni historiojn. Ni povis tre bone rimarki, ke ni estas ankaŭ riĉaj, ĉar la arboj folihavaj estis vestitaj nur en somero, sed nia familio havis sufiĉe da rimedoj, por havigi al si verdajn vestojn ne sole por somero, sed ankaŭ