Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por vintro. Sed jen venis arbohakistoj, kaj tiam fariĝis granda revolucio; nia tuta familio dispartiĝis. La patro de la familio ricevis oficon de ĉefa masto sur belega ŝipo, kiu povis ĉirkaŭveturi la tutan mondon, kiam ĝi volis. La aliaj branĉoj ricevis aliajn oficojn, kaj ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso."

"Mi povas kanti alian kanton"; diris la fera poto, ĉe kies flanko kuŝis la alumetoj, "De la momento, kiam mi ekvidis la lumon de la mondo, oni min multe da fojoj frotlavis kaj boligis. Mi zorgas pri la aferoj solidaj, kaj en efektiveco mi estas ĉi tie la unua en la domo. Mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj. Sed esceptinte la sitelon, kiu de tempo al tempo iras malsupren sur la korton, ni ĉiuj vivas ĉi tie ĉiam pordofermite. Nia sola kuriero de novaĵoj estas la bazara korbo, sed ĉi tiu parolas tro ribeleme pri la registaro kaj la popolo. Antaŭ nelonge unu malnova poto kaŭze de tio pro teruro eĉ falis sur la plankon kaj rompiĝis en pecojn. Ĉi tiu estas politike bonintenca, mi povas certigi al vi."

"Nun vi parolas tro multe!" diris la fajrofarilo, kaj la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis. "Ĉu ni ne aranĝu al ni gajan vesperon?"

"Jes, ni parolu pri tio, kiu estas la plej glordevena!" diris la alumetoj.

"Ne, mi ne amas paroli pri mi mem!" respondis la argila poto. "Mi proponas vesperan amuziĝon. Mi faros la komencon kaj ion rakontos; ĉiu rakontos, kion li travivis. Ĉe tio oni povas tre bone ĉion kunvivi spirite, kaj tio estas tre gaja. Aŭskultu do: apud la Balta Maro ĉe la Danaj golfoj..."

"Belega komenco!" ekkriis ĉiuj teleroj, "tio certe estos historio, kiu plaĉos al ĉiuj!"

"Jes, tie mi pasigis mian junecon ĉe senbrua familio; la mebloj estis polurataj, la planko estis ŝmirviŝata, kaj ĉiujn dekkvar tagojn estis pendigataj novaj kurtenoj."

"Kiel klarimageble vi rakontas!" diris la harbalailo. "Oni tuj povas aŭdi, ke rakontas virino; oni sentas ion pureman!"

"Jes, tion oni sentas", diris la sitelo, kaj pro ĝojo ĝi faris salton, ke oni aŭdis krakon sur la planko.

La poto daŭrigis sian rakontadon, kaj la fino estis konforma al la komenco.

Ĉiuj teleroj tintis pro ĝojo, kaj la harbalailo eltiris verdan petroselon el la balaaĵejo kaj kronis la poton, ĉar ĝi sciis, ke per tio ĝi faros ĉagrenon al la aliaj; krom tio ĝi pensis: "Se mi kronos ĝin hodiaŭ, ĝi kronos min morgaŭ."