Granda timo atakis la knabon ĉe la penso pri tiu, kiun li nomis sia patrino, pri ŝi, kiu hieraŭ lin elsendis, por akiri monon. Tion li ne akiris, kaj li estis malsata kaj soifa. Ankoraŭ unu fojon li ĉirkaŭprenis la kolon de la kupra porko, kisis ĝin sur la rostro, faris al ĝi amikajn kapsignojn kaj ekmigris pluen al unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno. Granda fergarnita pordo staris duone malfermita; li iris supren laŭ ŝtona ŝtuparo kun malpuraj ŝtupoj kaj glata ŝnuro anstataŭ balustrado kaj eniris en nefermitan galerion kun ĉirkaŭe pendantaj ĉifonoj. De tie kondukis ŝtuparo sur la korton, kie estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero, tiel ke la akvo disŝprucadis sur la korton. Li iris ankoraŭ sur alian ruinan ŝtuparon. Du maristoj, rusoj, gaje saltis malsupren kaj preskaŭ renversis la kompatindan knabon; ili venis de sia nokta amuziĝo. Post ili venis ne tre juna, sed fortikakorpa virino kun abundaj nigraj haroj. "Kion vi alportas hejmen?" ŝi demandis la knabon.
"Ne koleru!" petis la knabo, "mi ricevis nenion, tute nenion!" Li kaptis la jupon de la patrino, kvazaŭ li volus ĝin kisi. Ili eniris en la ĉambron; ni ĝin ne priskribos, ni nur diros, ke tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas "marito". Ĝin ŝi prenis sur la brakon, varmigis al si la fingrojn kaj ekpuŝis la knabon per la kubuto. "Certe vi havas monon!" ŝi kriis.
La infano ploris; ŝi puŝis lin per la piedoj, kaj la infano laŭte ekkriis. "Ĉu vi silentos, aŭ mi frakasos al vi, kriisto, la kapon!" ŝi diris kaj eksvingis la fajropoton, kiun ŝi tenis en la mano. La knabo kriante alklinis sin al la tero. Tiam tra la pordo eniris la najbarino, ankaŭ kun sia "marito" sur la brako. "Felicita! Kion vi faras kun la knabo?"
"Tio estas mia infano!" respondis Felicita. "Mi povas ĝin mortigi, se mi volos, kaj vin ankaŭ, Gianina!" Kaj ŝi svingis sian fajropoton. La najbarino levis sian defende supren, kaj tiamaniere ambaŭ potoj interfrapiĝis tiel, ke en la ĉambro ekflugis potpecoj, fajro kaj cindro. Sed la knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo. La kompatinda knabo kuris tiel longe, ĝis li fine plu ne povis spiri. Li haltis antaŭ la preĝejo Santa Croce, antaŭ tiu preĝejo, kies portalo en la lasta nokto malfermiĝis antaŭ li, kaj li eniris. Ĉio radiis! Li stariĝis genue apud la unua tombo dekstre - tio estis la tombo de Michel Angelo - kaj baldaŭ li laŭte ploris. Homoj eniradis kaj eliradis, la Diservo estis farata, kaj neniu zorgis pri la knabo. Nur unu maljuna urbano haltis, atente rigardis lin kaj poste foriris simile al la aliaj.