Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mi restos kun vi, ho afabla besto!" diris la knabo, kaj tiam ili ekgalopis tra la stratoj de Florenco ĝis la placo antaŭ la preĝejo Santa Croce.

La granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon.

Stranga brilo radiis el unu tomba monumento en la maldekstra flanka koridoro, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi. Sur la tombo troviĝis blazono, ruĝa ŝtupetaro sur blua fundmuro, ĝi ŝajnis flamanta kiel fajro. Tio estis la tombo de Galilei; ĝi estas simpla monumento, sed la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, tia, kia decas al ĉiu arto, ĉar; en ĝi la vojo ĉiam kondukas sur flamanta ŝtupetaro supren, al la ĉielo. Ĉiuj profetoj de la spirito leviĝas al la ĉielo, kiel la profeto Elia.

En la koridoro maldekstre ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. Tie staris Michel Angelo, tie staris Dante kun la laŭra krono ĉirkaŭ la frunto. Alfieri, Machiavelli, - flanko ĉe flanko tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo[1]. Tio estas belega preĝejo, multe pli bela, kvankam ne tiel granda, kiel la konstruita el marmoro katedra preĝejo de Florenco.

Ŝajnis, ke la marmoraj statuoj moviĝas, ke la grandaj figuroj levas sian kapon ĉiam pli alten kaj ĉe kantado kaj harmoniaj sonoj rigardas en la nokto al la kolorriĉa, radianta altaro, kie blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn. La forta odoro de la incensoj fluis el la preĝejo sur la liberan placon.

La knabo etendis sian manon en la direkto al la aŭreolo, sed en la sama momento la kupra porko forgalopis; li devis bone sin alpremi al ĝi; la vento bruis ĉirkaŭ liaj oreloj, li aŭdis, kiel la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj, fermiĝante, sed samtempe la konscio kvazaŭ lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la okulojn.

Estis mateno; li sidis duone deglitiĝinte de la kupra porko, kiu, kiel ĉiam, staris sur la strato Porta Rossa.

  1. Ĝuste kontraŭ la tombo de Galilei troviĝas la tombo de Michel-Angelo; sur la monumento troviĝas lia busto kaj ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo. Tute apude estas la tombo de Dante (la kadavro mem troviĝas en Ravenna); sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante; la Poezio ploras pri la mortinto. Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj. Italujo ploras, klinita super lia ĉerko. Machiaveli finas ĉi tie la vicon de tiuj grandaj homoj.