Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bildo de Venero, de la surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel Ticiano tion vidis. Du belegaj virinaj bildoj! La belajn ne vualitajn membrojn ili etendis sur la molaj kusenoj, la brusto leviĝadis kaj la kapo moviĝadis, tiel ke la abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj, dum la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn. Tamen neniu el ĉiuj bildoj kuraĝis eliri tute el la kadro. Eĉ la diino de beleco, la luktistoj kaj la akrigisto restis sur siaj lokoj, ĉar la aŭreolo, kiu radiis de la Dipatrino, de Jesuo kaj de Johano, ilin katenis. La sanktulbildoj estis plu ne bildoj, sed la sanktuloj mem.

Kia brilo kaj kia beleco estis en la salonoj! Kaj la knabo ĉion vidis; la kupra porko iris paŝo post paŝo preter ĉiuj belegaĵoj kaj ĉarmegaĵoj. Unu vidaĵo forpuŝis la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, precipe pro la gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis sur ĝi kaj al kiuj la knabo jam iam ĉe taglumo aprobe balancis sian kapon.

Multaj kredeble preteriras antaŭ tiu bildo senatente, kaj tamen ĝi enhavas en si tutan trezoron da poezio: tio estas Kristo, kiu malsupreniras en la inferon, sed ĉirkaŭ li oni vidas ne kondamnitojn, sed nur la idolistojn. La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon; plej bele estas esprimita la certeco de la infanoj pri tio, ke ili venos en la ĉielon: du knaboj jam ĉirkaŭprenas unu la alian, unu knabo etendas la manon al alia, kiu troviĝas ankoraŭ profunde, kaj li montras sur sin mem, kvazaŭ li volus diri: "Mi iras en la ĉielon!" Ĉiuj aliaj staras kun necerteco aŭ kun espero aŭ kliniĝas, humile preĝante, antaŭ la Sinjoro Jesuo.

Tiun bildon la knabo rigardis pli longe ol ĉiun alian. La kupra porko longe kaj silente staris antaŭ ĝi. Oni aŭdis mallaŭtan ĝemon. Ĉu ĝi venis el la bildo aŭ el la brusto de la besto? La knabo levis la manon al la ridetantaj infanoj. Subite la besto kun li forgalopis, antaŭen tra la nefermita vestiblo.

"Dankon kaj benon al vi, ho bonega besto!" diris la malgranda knabo kaj karesis la kupran porkon, kiu saltis kun li malsupren laŭ la ŝtuparo, bum, bum!

"Dankon kaj benon al vi mem!" diris la kupra porko, "mi helpis al vi, kaj vi helpis al mi, ĉar nur havante senkulpan infanon sur mia dorso, mi ricevas forton, por kuri. Jes, vi vidas, mi ankaŭ havas la eblon veni sub la radiojn de la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino. Mi povas porti vin ĉien, nur ne internen en la preĝejon. Sed de ekstere mi povas, se vi estas kun mi, enrigardi tra la malfermita portalo. Ne deiru de mia dorso, ĉar se vi tion faros, tiam mi fariĝos senviva, kiel vi vidas min en la tago sur la strato Porta Rossa!"