Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto lin forpelis. Longe li staris revante sur la ponto, kiu kondukas trans Arnon, kaj rigardis la stelojn, kiuj speguliĝis en la akvo inter li kaj la belega marmora ponto.

Li direktis sin al la kupra porko, duone genuis, ĉirkaŭprenis per siaj brakoj ĝian kolon, almetis sian malgrandan buŝon al ĝia brilanta rostro kaj trinkis avide la freŝan akvon. Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj, kaj ili servis al li kiel vespermanĝo. Eĉ unu homo ne estis sur la strato, li estis tute sola, li sidiĝis sur la dorso de la kupra porko, klinis sin antaŭen, tiel ke lia malgranda bukla kapeto ripozis sur la kapo de la besto, kaj, antaŭ ol li tion povis rimarki, li endormiĝis.

Estis noktomezo, la kupra porko sin movis; li aŭdis, ke ĝi diris tute klare: "Vi, malgranda knabo, tenu vin forte, ĉar mi tuj ekkuros!" Kaj ĝi efektive ekkuris kun li; tio estis neordinara galopado. Antaŭ ĉio ili venis sur la Piazza del Granduca. La bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko, laŭte blekis. La mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis kvazaŭ travidebla, kaj David de Michel Angelo svingadis sian ŝtonĵetilon. Stranga vivo ĉie montriĝis. La grupoj, kiuj prezentis Perseon kaj la rabon de la Sabinoj, estis eĉ tro vivaj. Morta krio eksonis de ili trans la belan dezertan placon.

Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, la kupra porko haltis.

"Tenu vin forte!" diris la besto, "tenu vin forte, ĉar nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo." La knabo ne diris ankoraŭ eĉ unu vorton, duone li tremis, duone li estis feliĉa.

Ili eniris en longan galerion, kiun li tre bone konis; li jam estis iam ĉi tie. La muroj estis ornamitaj per pentraĵoj. Tie staris statuoj kaj bustoj, ĉiuj en plej bela lumo, tute tiel, kvazaŭ estus luma tago; sed plej bele estis, kiam malfermiĝis la pordoj al la flankaj ĉambroj. Jes, tiun belegaĵon la knabo rememoris, sed en tiu nokto ĉio estis en sia plej bela brilo.

Tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro. Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn, delfenoj saltadis antaŭ ŝiaj piedoj, la senmorteco brilis el ŝiaj okuloj. La mondo nomas ŝin la Medicea Venero. Ambaŭflanke de ŝi staris belaj marmoraj statuoj, belformaj viroj. Unu akrigadis la glavon, li estas nomata la Akriganto; la duan grupon prezentis la Luktistoj. La glavo estis akrigata, la Luktistoj luktis pri la diino de beleco.

De tiu tuta brilo la knabo kvazaŭ blindiĝis; la muroj radiis per diversaj koloroj, kaj ĉie estis vivo kaj moviĝado. Duoble montriĝis la