Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni alportos kaj frateton kaj fratineton; kaj ĉar la knabo estas nomata Peĉjo, tial vi ĉiuj estu nomataj Peĉjo!"

Kaj kiel ŝi diris, tiel fariĝis. De tiu tempo ĉiuj cikonioj ricevis la nomon Peĉjo, kaj tiel ili ankoraŭ nun estas nomataj.


KUPRA PORKO

En la urbo Florenco, ne malproksime de la "Piazza del Granduca", troviĝas malgranda transversa strato, kiu, se mi ne eraras, estas nomata "Porta Rossa". Sur ĝi, kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas plej perfekte artiste farita porko el kupro. La freŝa, klara akvo fluetas el, la buŝo de la besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda. Nur la rostro brilas, kvazaŭ ĝi estus polurita, kaj ĝi estas efektive polurita de la multaj centoj da infanoj kaj malriĉaj homoj, kiuj ĉirkaŭprenas ĝin per siaj manoj kaj almetas sian buŝon al la buŝego de la besto, por trinki. Ĉi estas bela bildo, kiam oni vidas, kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al la rostro de la besto.

Ĉiu, kiu venas en Florencon, devas nur demandi la unuan renkontitan almozulon pri la kupra porko, kaj li certe ĝin trovos. Estis malfrue vespere en vintro, la montoj estis kovritaj de neĝo, sed lumis la luno, kaj la luno en Italujo donas tian lumon, kiu ne estas malpli bona ol neluma vintra tago en nordo, ĝi estas eĉ pli bona, ĉar la aero lumas, la aero vigligas, dum en nordo, la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero, al la malvarma, malseka tero, kiu iam premos nian ĉerkon.

En la palaca ĝardeno de la granda duko, sub la ŝirmo de pinioj, kie eĉ en vintro floras miloj da rozoj; sidis jam dum tuta tago unu malgranda ĉifonvestita knabo, tia knabo, kiu povus prezenti per si bildon de Italujo, tiel bela, tiel ridetanta kaj tamen tiel suferanta li aspektis. Li estis malsata kaj soifa, neniu donis al li speson, kaj kiam fariĝis mallume