El ĉiuj knaboj sur la strato neniu tiel obstine kantadis la mokan kanton, kiel tiu, kiu ekkantis ĝin la unua, kaj tio estis tute malgranda bubo, kiu certe havis la aĝon de ne pli ol ses jaroj. La cikoniidoj tamen pensis, ke li havas la aĝon de cent jaroj, ĉar li estis multe pli granda, ol ilia patro kaj ilia patrino. Ili ja havis nenian komprenon pri tio, kian aĝon povas havi malgrandaj kaj grandaj infanoj. Sian tutan venĝon ili volis elverŝi sur tiun knabon, ĉar li ja komencis la kanton kaj ankoraŭ senlace ĝin ripetadis. La junaj cikonioj estis tre koleraj, kaj ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. Fine la patrino devis promesi al ili, ke ŝi donos al ili la eblon venĝi, sed ne pli frue ol en la lasta tago de ilia restado en ĉi tiu lando.
"Ni devas ja antaŭe vidi, kiel vi pruvos vian taŭgecon ĉe la granda ekzercado! Se vi faros vian provon malbone, tiel ke la generalo devos trapiki vian bruston per sia beko, tiam la knaboj estos ja pravaj, almenaŭ en unu rilato! Ni do antaŭe vidu!"
"Jes, vi tion vidos!" diris la infanoj, kaj ili estis tre diligentaj. Ili ekzerciĝis ĉiutage kaj flugis tiel ĉarme kaj facile, ke estis plezuro tion vidi.
Jen venis la aŭtuno. Ĉiuj cikonioj iom post iom kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj. Kia ekzercado estis antaŭe farata! Ili devis flugi trans arbarojn kaj urbojn, por vidi, ĉu ili povoscias bone flugi, ĉar ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. Niaj junaj cikonioj faris sian ekzameniĝon tiel bone, ke ili ricevis la noton: "Perfekte bone, kun rano kaj serpento." Tio estis la plej bona atesto, kaj la ranon kaj serpenton ili povis manĝi, kaj tion ili efektive faris.
"Nun ni devas fari nian venĝon!" ili diris.
"Jes," diris la cikonio-patrino. "Kion mi elpensis, tio estos la plej ĝusta. Mi scias, kie troviĝas la lageto, en kiu kuŝas ĉiuj malgrandaj homaj infanoj, ĝis venas la cikonio kaj portas ilin al iliaj gepatroj. La ĉarmaj malgrandaj infanoj dormas kaj sonĝas tiel dolĉe, kiel ili poste neniam plu sonĝas. Ĉiuj gepatroj tre deziras havi tian malgrandan infanon, kaj ĉiuj infanoj volas havi fratinon aŭ fraton. Nun ni flugu al la lageto kaj prenu po unu etulo por ĉiu el la infanoj, kiu ne kantis la malbonan kanton kaj ne mokis la cikoniojn."
"Sed koncerne tiun malbonan, abomenindan knabon, kiu faris la komencon kun la kantado, kion ni faros al li!"
"Tie en la lageto kuŝas malgranda senviva infano, kiu mortis dum la dormado. Ĝin ni portos al li, tiam li devos plori, ĉar ni estos alportintaj al li senvivan frateton. Sed al tiu bona knabo, kiun vi certe ankoraŭ ne forgesis, kaj kiu diris, ke estas peko kaj honto moki la bestojn, - al tiu