troveblaj frandaĵoj por cikonioj. Kaj kiajn gajajn artifikaĵojn li faradis antaŭ ili! Li povosciis meti la kapon ĝuste sur la voston, per la beko li klakadis tiel, kvazaŭ ĝi estus klakilo, kaj krom tio li rakontadis al ili historiojn, kiuj ĉiuj koncernis la marĉon.
"Aŭskultu, nun vi devas lerni flugi!" diris unu tagon la cikonio-patrino, tiam ĉiuj kvar idoj devis iri sur la supron de la tegmento. Ho, kiel ili ŝanceliĝis! Kiel ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro kaj tamen ili ĉiam estis en danĝero fali malsupren!
"Rigardu min!" diris la patrino; "tiel vi devas teni la kapon, tiel vi devas starigi la piedojn! Unu, du! unu, du! Tiamaniere vi irados en la mondo antaŭen!" Kaj ŝi traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj faris malgrandan mallertan moviĝon. Bum! ili falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj.
"Mi ne volas flugi!" diris unu el la idoj kaj rampis returne en la neston. "Mi tute ne havas deziron iri al la varmaj landoj."
"Vi volas do frostiĝi ĉi tie en la vintro? Vi volas do, ke la knaboj venu kaj vin trapiku, sufoku kaj bruligu? En tia okazo mi ilin vokos!"
"Ho ne !" diris la cikoniido kaj saltis denove sur la tegmenton al la aliaj. En la tria tago ili jam povosciis sufiĉe bone iom flugi, kaj nun ili pensis, ke ili povoscias ankaŭ ŝvebi en la aero. Tion ili volis fari, sed bum! ili mallerte falis kaj devis tuj denove ekmovi siajn flugilojn. La knaboj tiam kuradis sur la strato kaj kantis sian malnovan kanton:
"Cikonio en aero!" "Ĉu ni flugu tien kaj elpiku al ili la okulojn?" demandis la cikoniidoj.
"Ne, lasu tion!" diris la patrino. "Aŭskultu nur min, tio estas multe pli grava. Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! Unu, du, tri! Nun maldekstren, ĉirkaŭ la kamentubon! Nu, tio estis tre bona! La lasta frapo de la flugiloj estis tiel bela kaj ĝusta, ke vi ricevos la permeson iri kun mi morgaŭ al la marĉo. Tie kunvenadas multe da honorindaj cikoniaj familioj kun siaj infanoj. Pruvu do, ke miaj estas la plej bone edukitaj, kaj tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon."
"Sed ĉu ni faru nenian venĝon al la malbonaj knaboj?" demandis la cikoniidoj.
"Lasu ilin krii, kion ili volas! Vi tamen leviĝos al la nuboj kaj venos en la landon de la piramidoj, dum ili devos senti froston kaj havos neniun verdan folion nek dolĉan pomon!"
"Jes, ni venĝos!" ili flustris unu al la alia, kaj ili denove diligente ekzerciĝis.