Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ni tiel timas!" diris la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston.

Kiam en la sekvanta tago la knaboj denove kunvenis por ludi kaj ekvidis la cikoniojn, ili denove komencis sian malnovan kanton:

Unu estos trapikita,
Dua estos sufokita…

"Ĉu ni estos trapikitaj kaj sufokitaj?" demandis la cikoniidoj.

"Ne, certe ne!" respondis la patrino. "Vi lernos flugi; mi jam bone ekzercos tion kun vi! Tiam vi elflugos sur la herbejon kaj faros viziton al la ranoj. Ili klinos sin antaŭ ni en la akvon, kantos ‚kva, kva!’ kaj poste ni ilin manĝos. Tio estas vera plezuro!"

"Kaj poste?" demandis la cikoniidoj.

"Poste kolektiĝos ĉiuj cikonioj, kiuj loĝas ĉi tie en la lando, kaj tiam komenciĝos la granda aŭtuna ekzercado. Tiam oni devas bone flugi, tio estas tre grava, ĉar kiu ne povoscias flugi, tiun la generalo trapikas per sia beko. Tial lernu bone flugi, kiam la instruado komenciĝos!"

"Tiam oni ja tamen nin trapikos, kiel diris la knaboj, kaj aŭskultu, jen ili tion jam denove diras!"

"Aŭskultu min, ne ilin!" diris la cikonio-patrino. "Post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, tranŝ montojn kaj arbarojn. Al Egiptujo ni flugos, kie troviĝas triflankaj ŝtonaj domoj, kiuj supre finiĝas per unu pinto kaj atingas ĝis la nuboj. Ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol cikonio povas al si imagi. Tie ankaŭ troviĝas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo. Oni promenadas en la ŝlimo kaj manĝas ranojn."

"Ho!" ekkriis ĉiuj idoj.

"Jes, tie estas mirinde bele! Dum la tuta tago oni faras nenion alian, nur manĝas. Kaj en tiu tempo, kiam al ni estas tiel bone, ĉi tie en la lando ne troviĝas eĉ unu verda folio sur la arboj. Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn kaj falas malsupren en formo de malgrandaj blankaj ĉifonetoj." Ŝi parolis pri la neĝo, sed ŝi ne povis klarigi tion pli precize.

"Ĉu ankaŭ la malbonkondutaj knaboj glaciiĝas?" demandis la cikoniidoj.

"Ne, ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio, kaj ili devas sidi en la senluma ĉambro kaj ĉe la forno. Sed vi, kontraŭe, povas flugadi en fremdaj landoj, kie troviĝas floroj kaj regas varma sunlumo!"

Dume pasis jam kelka tempo, kaj la idoj fariĝis tiel grandaj, ke ili povis stari rekte en la nesto kaj rigardi ĉirkaŭen. La cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj ĉiaj