Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
CIKONIOJ

Sur la lasta domo de malgranda vilaĝo troviĝis nesto de cikonioj. La cikonio-patrino sidis en la nesto ĉe siaj kvar idoj, kiuj elŝovis la kapon kun la malgranda nigra beko, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne fariĝis ruĝa. En kelka distanco de tio sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove staris la cikonio-patro. Unu piedon li levis sub sin, por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado. Oni povus pensi, ke li estas tornita el ligno, tiel senmove li staris: "Certe tio aspektas tre grandsinjore, ke mia edzino havas gardostaranton antaŭ la nesto!" li pensis. "Oni ja ne povas scii, ke mi estas ŝia edzo, oni certe pensas, ke mi estas alkomandita ĉi tien. Tio certe aspektas kiel io tre grava!" Kaj senlace li staris sur unu piedo.

Malsupre sur la strato ludis amaso da infanoj, kaj kiam ili ekvidis la cikoniojn, unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris:

Cikonio en aero,
Vin atendas nun danĝero!
Via nest' kun la infanoj
Estos tuj en miaj manoj.
Unu estos trapikita,
Dua estos sufokita,
Tria estos bruligita,
Kvara estos forprenita.

"Aŭskultu, kion la knaboj kantas!" diris la malgrandaj cikoniidoj. "Ili diras, ke ni estos rostitaj kaj bruligitaj!"

"Tio vin tute ne maltrankviligu!" diris la cikonio-patrino. "Ne aŭskultu tion, nenio al vi fariĝos!"

Sed la knaboj ripetadis ĉiam denove kaj montradis per la fingroj la cikonion. Nur unu knabo, kiu havis la nomon Petro, diris, ke estas peko kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia petolado. La cikonio-patrino konsolis siajn infanojn: "Ne zorgu pri tio!" ŝi diris; "vidu nur, kiel trankvile kaj senzorge staras via patro, kaj eĉ sur unu piedo!"