Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

virino al la knabo, kiam la juna najbaro, pentristo, entrenis la keston kaj grandan pecon da kunrulita tolo. La infano prenis la keston, sekvis la pentriston, kaj ili ekiris la vojon al la galerio, leviĝis laŭ la sama ŝtuparo, kiun li konis de tiu nokto, kiam li rajdis sur la kupra porko. Li denove rekonis la statuojn kaj pentraĵojn, la belegan marmoran Veneron kaj ĉion, kio tie estis pentrita; li vidis denove la Dipatrinon, Jesuon kaj Johanon.

Jen ili haltis antaŭ la pentraĵo de Bronzino, sur kiu Kristo malleviĝas en la inferon kaj la infanoj ĉirkaŭ li ridetas en dolĉa certeco pri la ĉielo. La malriĉa infano ankaŭ ridetis, ĉar ĉi tie ĝi estis en sia ĉielo.

"Nun iru hejmen!" diris la pentristo al li, post kiam li staris la tutan tempon, kiu estis bezonata por aranĝi la stablon.

"Ĉu vi permesas al mi rigardi?" demandis la knabo. "Ĉu vi permesas al mi rigardi, kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo?"

"Nun mi ankoraŭ ne pentras," respondis la sinjoro kaj elprenis sian nigran kreton. Rapide moviĝis la mano, la okulo mezuris la grandan bildon, kaj, kvankam oni vidis nur maldikan strekon, baldaŭ tie staris Kristo, ŝvebante, kiel sur la kolora bildo.

"Sed iru do!" diris la pentristo, kaj la knabo silente iris hejmen, sidiĝis sur la tablo kaj lernis kudradon de gantoj.

Sed dum la tuta tago liaj pensoj estis en la galerio de pentraĵoj, kaj tial li pikadis al si la fingrojn kaj laboris tre mallerte, sed kun Bellissima li plu ne petolis. Kiam fariĝis vespero kaj la pordo al la strato estis nefermita, li nerimarkite eliris. Estis malvarme, tamen stellume, bele kaj serene. Li vagis tra la stratoj, sur kiuj estis jam senbrue, kaj baldaŭ li haltis antaŭ la kupra porko. Li klinis sin super ĝin, kisis ĝian brilantan rostron kaj sidiĝis sur ĝia dorso. "Ho afabla besto," li diris, "kiel forte mi sopiris al vi! En ĉi tiu nokto ni devas fari rajdan promenon!"

La kupra porko kuŝis senmove, kaj la freŝa akvo fluetis el ĝia buŝo. La knabo sidis kvazaŭ kavaliro, kaj subite iu ektiris lin je la basko. Li ekrigardis, - tio estis Bellissima, la malgranda ĝisnude tondita Bellissima. La hundo elŝteliĝis el la domo kune kun li kaj sekvis lin, ne rimarkate de li. Bellissima bojis, kvazaŭ ĝi volus diri: "Vidu, jen mi estas, kial vi sidiĝis ĉi tie?" Neniu fajrokraĉanta drako povus ektimigi la knabon pli, ol la hundeto sur ĉi tiu loko. Bellissima sur la strato, kaj krom tio ne vestita, kiel parolis la maljuna patrino, - kio fariĝos el tio! En vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan ŝafidan felon. La felo povis esti alfortikigata per ruĝa rubando al la kolo, sur kiu pendis banto kaj tintilo; tiel same ĝi