Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ligata ankaŭ sub la ventro. Kiam la hundo en vintra tempo eliris en tiu kostumo kun la sinjorino, ĝi aspektis preskaŭ kiel juna kapro. Nun Bellissima eliris kun li, kaj ne vestita! Kio fariĝos el tio! Ĉiuj revoj malaperis, tamen la knabo kisis la kupran porkon, prenis Bellissiman, tremantan de malvarmo, sub la brakon kaj ekkuris hejmen tiel rapide, kiel li povis.

"Kun kio vi forkuras!" ekkriis du ĝendarmoj, kiujn li renkontis; kaj Bellissima bojis. "Kie vi ŝtelis la belan hundon?" ili demandis kaj prenis la hundon.

"Ho, redonu ĝin al mi!" plorkriis la knabo.

"Se vi ĝin ne ŝtelis, tiam vi povas diri hejme, ke oni povas ricevi la hundon returne en la gardejo." Ili diris al li la nomon de la loko kaj foriris kun Bellissima.

Kia mizero kaj malfeliĉo! Li ne sciis, ĉu li devas ĵeti sin en Arnon aŭ iri hejmen kaj ĉion konfesi. "Ili certe min batmortigos," li pensis. "Sed mi volonte lasos batmortigi min, tiam mi ja venos al Jesuo kaj al la Dipatrino!" Kaj li iris hejmen, preskaŭ speciale por esti batmortigita.

La pordo estis ŝlosfermita, la pordan martelon li ne povis atingi, kaj sur la strato estis neniu; sed unu ŝtono el la pavimo estis elliberiĝinta, kaj per ĝi li ekfrapis je la pordo. "Kiu estas?" oni demandis el interne.

"Estas mi," li kriis, "Bellissima malaperis! Malfermu al mi kaj batmortigu miu!"

Ha, kia teruro nun fariĝis pro la kompatinda Bellissima, precipe ĉe la sinjorino. Ŝi tuj ekrigardis sur la muron, kie estis konservata la kovraĵo de la hundo, kaj la malgranda felo tie pendis!

"Bellissima en la gardejo!" ŝi ekkriis akre. "Ho malbona infano! Kiamaniere vi ĝin ellasis! Ĝi mortos de frosto! La delikata besto inter la krudaj soldatoj!"

La patro devis tuj kuri! La virino kriis, kaj la knabo ploris. Ĉiuj loĝantoj de la domo kurkolektiĝis, ankaŭ la pentristo. Li prenis la knabon inter siajn genuojn, faris al li demandojn, kaj iom post iom li eksciis la tutan historion pri la kupra porko kaj la galerio de pentraĵoj. Tute klare komprenebla ĝi ne estis, la pentristo tamen konsolis la knabeton, penis trankviligi la virinon, sed ĉi tiu kontentiĝis ne pli frue ol tiam, kiam venis la patro kun Bellissima, kiu estis troviĝinta inter la soldatoj. Tiam fariĝis granda ĝojo, kaj la pentristo karesis la kompatindan knabon kaj donis al li kelke da pentraĵetoj.

Kiaj belegaj pecoj tio estis, kiaj komikaj kapoj! Sed antaŭ ĉio inter tiuj bildoj troviĝis la kupra porko mem, tute kiel vivanta! Nenio povis