Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esti pli bela! En malmulte da strekoj ĝi staris sur la papero, kaj eĉ la domo malantaŭe estis aludita.

"Ho, se mi ankaŭ povoscius desegni kaj pentri! Mi povus ja tiam alproprigi al mi la tutan mondon!"

En la sekvanta tago, en la unua minuto, en kiu li estis sola, la knabeto prenis la krajonon kaj provis sur la blanka flanko de unu el la pentraĵetoj fari desegnon de la kupra porko; kaj li sukcesis! La desegno estis iom malrekta, iom tro alta aŭ tro malalta, unu piedo dika, alia maldika, ĝi tamen estis rekonebla; li mem ĝojegis pri tio. La krajono nur ne volis iri tiel ĝuste, kiel ĝi devis, tion li bone rimarkis. Sed en la sekvanta tago troviĝis jam alia kupra porko apud la unua, kaj ĝi estis centoble pli bona; la tria estis tiel bona, ke ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.

Sed kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone; en sia metio li progresadis nur malrapide; ĉar la kupra porko nun instruis lin, ke ĉiujn bildojn oni povas transporti sur paperon, kaj la urbo Florenco estas tuta lernolibro, se oni nur volas folii en ĝi. Sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo; baldaŭ ĝi staris sur papero, kaj ĝin starigis tie la malgranda knabo de la gantisto. La kolekto da bildoj kreskis, sed ĝis nun nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon. Jen unu tagon saltis antaŭ li Bellissima. "Staru trankvile!" li vokis al ĝi, "tiam vi fariĝos glora kaj trovos lokon inter miaj bildoj!" Sed Bellissima ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi: Ĝiajn kapon kaj voston li alligis, ĝi bojis kaj saltis, li devis streĉi la Ŝnuron. Tiam eniris la sinjorino.

"Ho malbonega knabo! La malfeliĉa besto!" estis ĉio, kion ŝi povis diri. Ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis lin el sia domo, lin, kiu montriĝis plej sendanka sentaŭgulo, plej malpia infano. Kaj kun ploro ŝi kisis sian malgrandan duone sufokitan Bellissiman.

En tiu momento sur la ŝtuparo iris malsupren la pentristo.... Ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio.

En la jaro 1834 en Florenco, en la Academia delle Arte, estis ekspozicio; du pentraĵoj, troviĝantaj unu apud la alia, kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. Sur la malpli granda bildo estis prezentita malgranda vigla knabo, kiu sidis kaj desegnis. Kiel modelon li havis blankan mallonge pritonditan mopson; sed la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio estis alligita je la kapo kaj la vosto per ŝnuretoj. Tiu bildo havis en si tian vivon kaj verecon, ke ĝi ĉiujn altiris. La pentrinto, kiel oni rakontis, estis juna Florencano, kiu, estante malgranda knabo, estis trovita sur la