strato kaj edukita de maljuna gantisto. La pentradon li lernis mem. Unu nun glora pentristo eltrovis la talenton, kiam oni intencis forpeli la knabon pro tio, ke la favoraton de la sinjorino, la malgrandan mopson, li ligis kaj faris modelo.
La gantista knabo fariĝis granda pentristo, tion montris la bildo, precipe tion montris la apude pendanta pli granda pentraĵo. Ĉi tie estis nur unu sola figuro, ĉifonaĵe vestita bela knabo, kiu sidis sur la strato kaj dormis. Li apogis sin al la kupra porko sur la strato Porta Rossa. Ĉiuj rigardantoj konis la lokon. La brakoj de la knabo ripozis sur la kapo de la porko; la knabo dormis tute senzorge, la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano. Tio estis belega pentraĵo; granda orita kadro ĝin ĉirkaŭis, kaj super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo.
La juna artisto mortis antaŭ kelke da tagoj!
En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon; nun ni deziras entrepreni pli grandan. Kien? Al Sparto! Al Mikeno! Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro. Surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj, trans arbetaĵoj kaj dornaĵoj; unu sola vojaĝanto bezonas por sia antaŭenirado tutan karavanon; li mem rajdas kun sia gvidanto antaŭe, ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton, kelke da soldatoj por defendo lin sekvas. Nenia gastejo kun bone aranĝita lito atendas lin post la laciga taga vojaĝo. La tendo ofte estas lia tegmento en la granda sovaĝa naturo; la gvidanto kuiras por li pilafon [1], por vespermanĝo; miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo, tio estas mizera nokta ripozo.
- ↑ Ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo.