Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝirŭ!

Kian rekompencon oni ricevas pro ĉiuj tiuj maloportunaĵoj? Plej grandan, plej riĉan! La naturo sin montras ĉi tie en sia tuta grandeco, ĉiu terpeco estas historia, la okuloj kaj pensoj havas ĝuon. La poeto povas ĝin prikanti, la pentristo povas ĝin prezenti en luksaj bildoj, sed la aromon de la realeco, kiu enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto kaj restas tie por ĉiam, ili ne povas transdoni.

Se vi deziras ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj, la ermita paŝtisto alte en la montaro per simpla rakonto de unu el la okazintaĵoj de sia vivo eble malfermus al vi la okulojn pli bone, ol priskribanto de vojaĝoj.

Lasu do lin rakonti! Pri unu moro, bela; orininala moro, la paŝtisto tie sur la montaro rakontu al ni: pri la ligo de amikeco.

Nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem. La tegmento preskaŭ tuŝis la teron, ĝi estis nun nigrebruna kaj malbela, sed kiam oni ĝin aranĝiŝ, ĝi konsistis el floranta oleandro kaj freŝaj laŭrobranĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj. Malmulte da spaco estis tie cirkaŭ nia domo, nudaj rokaj muroj tie staris alte kaj havis malluman koloron. Ofte sur iliaj suproj pendis nuboj simile al blankaj vivantaj figuroj. Neniam mi tie aŭdis kantantan birdon, neniam la viroj tie dancis laŭ la muziko de sakfajfistoj, sed la loko estis sankta de plej antikvaj tempoj, pri tio memorigas la nomo mem, la loko estas ja nomata Delfoj! La mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo; la plej alta, kiu plej longe brilis en la ruĝa vespera suno, estis Parnaso; la torento proksime de nia domo fluis malsupren de tiu monto, kaj ĝi mem ankaŭ iam estis sankta; nun la azeno malklarigas ĝin per siaj piedoj, tamen la akvo fluas pluen kaj fariĝas denove klara. Ho, kiel mi memoras ĉiun loketon kaj ĝian sanktan profundan izolitecon! Meze en la kabano oni ekbruligadis la fajron, kaj kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon. Kiam la neĝo kuŝis ekstere ĉirkaŭ nia kabano tiel alte, ke la kabano preskaŭ estis kaŝita, tiam mia patrino ŝajnis plej gaja, tiam ŝi tenadis mian kapon inter siaj manoj, kisadis min sur la frunto kaj kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis, ĉar la Turkoj, niaj sinjoroj, ilin ne toleris. Ŝi kantis: "Sur la supro de Olimpo, en la malalta abia arbaro, sidis maljuna cervo, kies okuloj estis pezaj de larmoj. Ruĝajn, verdajn kaj bluajn larmojn ĝi ploris. Preteriris kapreolo. "Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras, ke vi ploras larmojn ruĝajn, verdajn kaj bluajn?" - "La Turko venis en