Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nian vilaĝon, li havas sovaĝajn hundojn por sia ĉaso, teruran amason." - "Mi forpelos ilin trans la insulojn", diris la juna kapreolo, "mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron." Sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!" Kiam mia patrino tiel kantis, ŝiaj okuloj fariĝis malsekaj kaj larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj, ŝi ĝin kaŝis kaj turnis nian nigran panon en la cindro.

Tiam mi pugnigis mian manon kaj diris: "Ni mortigos la Turkon!" Sed ŝi nur ripetis la strofon: "Mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron; sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!" Dum multe da noktoj kaj tagoj ni estis solece en nia kabano. Venis mia patro. Mi sciis, ke li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto aŭ eĉ tranĉilon, akran kaj brilantan. Sed ĉi tiun fojon li alportis al ni infanon, malgrandan nudan knabineton, kiun li tenis sub sia ŝafa pelto. Ŝi estis envolvita en felon, kaj ĉio, kion ŝi havis, kiam liberigita el la envolvaĵo ŝi kuŝis sur la genuoj de mia patrino, estis tri arĝentaj moneroj enligitaj en ŝiajn nigrajn harojn.

Kaj la patro rakontis pri la Turkoj, kiuj mortigis la gepatrojn de la infano, kaj li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. Mia patro mem estis vundita, la patrino bandaĝis al li la brakon, la vundo estis profunda. La dika ŝafa pelto, malsekigita de sango, rigidiĝis de frosto. Estis decidite, ke la malgranda knabineto estos mia fratino; ŝi estis tre bela, brilante serena; eĉ la okuloj de mia patrino ne estis pli mildaj ol ŝiaj. Anastazio - tiel oni ŝin nomis - devis esti mia fratino, ĉar ŝia patro estis alkonsekrita al mia patro laŭ antikva moro, kiun ni ankoraŭ plenumas. En la tempo de sia juneco ili starigis inter si fratecon, kaj la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta ĉirkaŭajo ili elektis, ke ŝi sanktigu ilian ligon de amikeco.

Mi ofte aŭdis pri tiu bela kaj originala moro.

La knabineto fariĝis do mia fratino; ŝi sidadis sur miaj genuoj, mi alportadis al ŝi florojn kaj plumojn de birdoj, kiuj havis sian neston sur la rokoj, ni trinkadis kune el la fonta akvo de Parnaso, ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano, kiam mia bona patrino ankoraŭ dum multe da vintroj kantadis pri la ruĝaj, verdaj kaj bluaj larmoj; sed mi ne komprenis ankoraŭ, ke en tiuj larmoj speguliĝis la milforma malĝojo de mia propra popolo.

Unu tagon venis tri frankaj viroj, kiuj estis vestitaj alie ol ni; ili havis siajn litojn kaj tendojn kun si sur ĉevaloj, kaj pli ol dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, ĉar ili estis amikoj de la guberniestro kaj havis leterojn de li. Ili venis nur por vidi niajn montojn,