Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por supreniri Parnason en neĝo kaj nuboj kaj pririgardi la originalajn, nigrajn, krutajn rokojn ĉirkaŭ nia kabano. Ili ne povis ĉiuj trovi rifuĝon en ĝi, ili ankaŭ ne povis elteni la fumon, kiu el sub la plafono iradis tra la malaltan pordon. Ili starigis siajn tendojn sur la malvasta placo antaŭ nia kabano, rostis ŝafidojn kaj birdojn kaj trinkis dolĉajn, fortajn vinojn, sed al la Turkoj ne estis permesite trinki el tio.

Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon, kaj mia malgranda fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso. Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antaŭ roko kaj desegnis min kaj ŝin, tiel vive, kiel ni staris, ni preskaŭ aspektis kiel unu sola estaĵo. Neniam mi pensis pri tio, sed Anastazio kaj mi estis ja kiel unu, ĉiam ŝi kuŝis sur miaj genuoj aŭ pendis sur mia dorso, kaj kiam mi sonĝis, ŝi estis en mia sonĝo.

Post du noktoj antaŭ nia kabano aperis aliaj homoj, kiuj estis armitaj per tranĉiloj kaj pafiloj. Tio estis Albanoj, kuraĝaj homoj, kiel diris mia patrino. Ili restis tie nur mallongan tempon; mia fratino Anastazio sidis sur la genuoj de unu el ili; post lia foriro ŝi havis en la haroj nur du arĝentajn monerojn, ne tri. Ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere. La plej aĝa parolis pri la vojo, pri kiu li ŝajnis esti en dubo. "Se mi kraĉos supren," li diris, "tio falos al mi sur la vizaĝon; se mi kraĉos malsupren, ĝi falos al mi en la barbon." Tamen iun vojon oni devis elekti; ili iris, kaj mia patro ilin akompanis.

Post kelke da minutoj ni ekaŭdis pafojn kaj tuj poste aliajn krakojn. En nian kabanon enpenetris soldatoj, ili kaptis mian patrinon, min kaj Anastazion. Ili diris, ke la rabistoj ricevis ĉe ni rifuĝon, ke mia patro ilin akompanis, ke tial oni devas nin forkonduki. Mi vidis la kadavrojn de la rabistoj, mi vidis la kadavron de mia patro, kaj mi ploris, ĝis mi endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, ni estis en malliberejo, sed la ĉambro ne estis pli mizera ol nia propra kabano. Mi ricevis bulbojn kaj rezine odoretantan vinon, kiun oni enverŝis el gudrita felsako; pli bonan ni hejme ankaŭ ne havis.

Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias; sed multe da noktoj kaj tagoj ni tie pasigis. Kiam ni eliris el la malliberejo, estis ĝuste nia sankta festo de Pasko. Mi portis Anastazion sur mia dorso, ĉar mia patrino estis malsana. Ŝi povis iri nur malrapide, kaj estis malproksime, ĝis ni venis al la maro, al la golfo de Lepanto. Ni eniris en preĝejon, kiu kun siaj pentraĵoj sur ora grundo radiis en plena brilo. La pentraĵoj prezentis anĝelojn, kaj tre belajn, sed la malgranda Anastazio ŝajnis al mi tiel same bela. En la mezo sur la planko staris ĉerko plenigita de rozoj. Tio estas la Sinjoro Kristo, kiu kuŝas kiel belega floro, diris mia patrino; kaj la pastro proklamis: Kristo reviviĝis! Ĉiuj kisis