Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unuj la aliajn, ĉiu tenis brulantan kandelon en sia mano, mi ankaŭ ricevis unu kaj Anastazio unu; la sakfajfiloj eksonis, la viroj eldancis mano en mano el la preĝejo, kaj ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon. Oni nin invitis, mi sidis ĉe la fajro, iu knabo pli aĝa ol mi ĉirkaŭprenis min kaj kisis min kaj diris: "Kristo reviviĝis!" Tiel ni ambaŭ renkontis nin reciproke la unuan fojon, Aftanido kaj mi.

Mia patrino povosciis plekti fiŝkaptajn retojn, kio ĉi tie, ĉe la golfo, donis bonan laborenspezon. Ni restis longan tempon ĉe la maro, ĉe la belega maro, kiu havis la guston de larmoj kaj per siaj koloroj rememorigis la larmojn de la cervo, ĝi estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua.

Aftanido povosciis direkti boaton, kaj mi sidis kun mia malgranda Anastazio en la boato, kiu glitis sur la akvo, kiel nubo tra la aero. Kiam poste la suno malleviĝis, la montoj fariĝis ĉiam pli kaj pli mallume-bluaj. Unu ĉeno da montoj elstaris pli alte ol alia, kaj plej malproksime staris Parnaso kun sia neĝo, en la vespera suno ĝia supro brilis kiel brulruĝa fero. Aspektis, kvazaŭ la brilo radias el interne, ĉar ĝi lumis longe en la blua, briletanta aero, longe post la subiro de la suno. La blankaj maraj birdoj frapadis per siaj flugiloj la spegulon de la akvo, krom tio ĉi tie estis tiel silente, kiel en Delfoj inter la nigraj rokoj. Mi kuŝis en la boato sur la dorso, Anastazio sidis sur mia brusto, kaj la steloj super ni lumis ankoraŭ pli forte, ol la lampoj en nia preĝejo.

Tio estis la samaj steloj, kaj ili staris ĝuste sur la sama loko super mi, kiel mi tion vidis en Delfoj antaŭ nia kabano. Fine ŝajnis al mi, ke mi estas ankoraŭ tie.... Subite io plaŭde falis en la akvon, kaj la boato forte ekŝanceliĝis. Mi laŭte ekkriis, ĉar Anastazio falis en la akvon; sed Aftanido ĵetis sin tiel same rapide, kaj baldaŭ li levis ŝin al mi supren. Ni deprenis al ŝi de la korpo la vestojn, tordelpremis la akvon kaj metis ilin denove sur ŝin. Tion saman Aftanido faris kun si mem, kaj ni restis eksterhejme, ĝis la vestoj denove sekiĝis. Neniu eksciis pri nia teruro koncerne la malgrandan adoptitan fratinon, en kies vivo Aftanido nun ja ankaŭ havis sian parton.

Fariĝis somero. La suno brulis tiel varmege, ke la foliarboj velkis; mi pensis pri niaj malvarmetaj montoj kaj pri la freŝa akvo en ili. Mia patrino ankaŭ sopiris al tio, kaj unu vesperon ni ekmigris returne tien. Kiel senvive kaj silente tie estis! Ni iris super la alta timiano, kiu tamen ankoraŭ bonodoris, kvankam la suno elsekigis ĝiajn foliojn. Eĉ unu paŝtiston ni ne renkontis, eĉ unu kabanon ni ne preteriris. Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la ĉielo moviĝas vivo. Mi ne scias, ĉu la klara blua aero mem lumis aŭ ĉu tio estis