Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lumo de la steloj, sed ni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj. Mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn, kiujn ŝi kunportis kun si, kaj mi kaj la malgranda fratino endormiĝis en la timiano, ne timante fantomojn, nek lupojn aŭ ŝakalojn. Mia patrino sidis ja apud ni, kaj tion mi rigardis kiel sufiĉan defendon.

Ni atingis nian hejmon, sed nia kabano estis amaso da ruinoj, estis necese konstrui novan. Kelke da virinoj helpis al mia patrino, kaj en la daŭro de nemulte da tagoj la muroj estis starigitaj kaj nova tegmento el oleandro estis etendita super ili. Mia patrino plektis el ledo kaj basto multe da ingoj por boteloj, kaj mi gardis la malgrandajn brutarojn de la pastroj [1]. Anastazio kaj la malgrandaj testudoj estis miaj kamaradoj de ludo.

Unu tagon venis al ni gaste la kara Aftanido; li senfine sopiris revidi nin, li rakontis, kaj li restis ĉe ni tutajn ok tagojn.

Post unu monato li venis denove kaj rakontis al ni, ke li devas veturi kun ŝipo al Patras kaj Korfu. Li tamen devis antaŭe diri al ni adiaŭ, kaj krom tio li alportis al mia patrino grandan fiŝon. Li povosciis multe rakonti, ne sole pri la fiŝoj en la golfo de Lepanto, sed ankaŭ pri reĝoj kaj herooj, kiuj iam regis en Grekujo tute tiel, kiel nun la Turkoj.

Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon, kaj ĉi tiu post nemultaj tagoj kaj semajnoj fariĝis disvolviĝinta floro; ĝi fariĝis tia, antaŭ ol mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ruĝa ĝi estas. Tiel same estis ankaŭ kun Anastazio. Ŝi estis belega plenkreska knabino; mi estis forta junulo. La lupofelojn sur la lito de mia patrino kaj de Anastazio mi mem deŝiris de la bestoj, kiujn mia pafilo mortigis. Pasis jaroj. Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. Li kisis nin ĉiujn kaj rakontis pri la: nemezurebla maro, pri la fortikaĵoj de Malto kaj pri la mirindaj tombolokoj de Egiptujo. Ĉio sonis mirinde, kiel la legendoj pri la sanktuloj. Mi rigardis lin kun ia respektego.

"Kiom multe vi scias!" mi diris, "kiel vi povoscias rakonti!"

"Vi tamen iam rakontis al mi aferon plej belan!" li respondis, "vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis, pri tiu bela antikva moro de ligo de amikeco. Plenumi tiun moron mi nun havas plej grandan deziron. Frato, simile al tio, kiel iam faris via patro kaj la patro de Anastazio, ni ambaŭ iru en la preĝejon. La plej bela kaj plej senkulpa knabino estas fratino Anastazio, ŝi do interkonsekru nin. Neniu havas pli belan moron ol ni, Grekoj!"

  1. Vilaĝano, kiu povoscias legi, ofte estas nomata pastro kaj plej sankta sinjoro. La popolamaso kisas la teron, kiam ĝi lin renkontas.