Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ricevu antaŭ ĉio iom da brutoj; unu mejlon de ĉi tie troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj, kiujn mi ankaŭ donacas al vi.’ Tiam mi rimarkis, ke la rivero estas granda vojo por la loĝantoj de la maro. Malsupre sur la fundo iradis kaj veturadis homoj de la maro en la mezon de la lando ĝis la komenciĝa fonto de la rivero. Kiel belege tie estis! kiom multe da floroj kaj da freŝa herbo estis ĉie! La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj, kiel ĉi tie la birdoj en la aero. Kiaj belaj homoj tie estis! Kaj des pli la brutoj, kiuj paŝtiĝis tie ĉe la kavoj kaj bariloj!“

„Sed kial do vi tuj suprenvenis returne al ni?“ demandis la granda Niko. „Mi tion ne farus, se tie malsupre efektive estas tiel bele.“

„Ha, ĝuste tio estas ja tre ruza de mia flanko“, diris la malgranda Niko. „Vi aŭdis ja, kion mi rakontis al vi: la mara junulino diris, ke unu mejlon de tie sur la vojo - sub ‚vojo’ ŝi komprenas ja la riveron, ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri - troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj por mi. Sed kiel mi scias, la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj; tio postulus ja tro multe da superflua irado; oni povas sekve tre mallongigi al si la vojon, se oni supreniras sur la teron kaj poste iras al la rivero laŭlarĝe. Per tio mi ŝparas ja preskaŭ duonmejlon, kaj mi atingos miajn brutojn pli frue.“

„Ho, vi estas feliĉa homo!“, diris la granda Niko. „Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ ricevus marajn brutojn, se mi venus sur la fundon de la rivero?“

„Jes, tiel mi opinias!“, diris la malgranda Niko, „sed mi ne povas porti vin en sako ĝis la rivero, vi estas tro peza por tio. Sed se vi mem tien iros kaj rampos en la sakon, tiam mi kun granda plezuro ĵetos vin en la riveron.“

„Mi tre dankas!“, diris la granda Niko; „sed se mi ne ricevos marajn brutojn, kiam mi venos malsupren, tiam mi faros al vi solidan batadon; pri tio estu certa.“

„Ho ne, ne estu tiel malbona!“. Ili iris al la rivero. Kiam la brutoj, kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide malsupren, al la trinkejo.

„Vidu, kiel ili rapidas!“, diris la malgranda Niko, „ili deziregas veni returne sur la fundon!“

„Bone, helpu do al mi“, diris la granda Niko, „ĉar alie vi ricevos batojn“. Kaj li enrampis en grandan sakon, kiu kuŝis sur la dorso de unu el la bovoj. „Enmetu ŝtonon“, diris la granda Niko, „ĉar mi timas, ke alie mi ne alfundiĝos“.

„Bone!“, diris la malgranda Niko, metis grandan ŝtonon en la sakon,