Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preteriris la maljuna paŝtisto kun neĝblanka barbo kaj kun granda bastono en la mano; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj; ili kuris sur la sakon, en kiu troviĝis la malaranda Niko, kaj la sako ren- versiĝis.

„Ho ve!“, ĝemis la malgranda Niko „mi estas ankoraŭ tiel juna, kaj mi jam devas iri en la regnon ĉielan!“

„Kaj mi, malfeliĉa“ diris la paŝtisto „estas jam tiel maljuna kaj tamen ne povas ankoraŭ tien veni!“

„Malligu la sakon!“, ekkriis la malgranda Niko „enrampu ĉi tien anstataŭ mi, tiam vi tuj venos en la regnon ĉielan!“

„Bone, tion mi volonte faros!“, diris la paŝtisto, kaj li malligis la sakon al la malgranda Niko, kiu nun tuj elsaltis.

„Ĉu vi gardos miajn brutojn?“, diris la maljuna homo kaj enrampis en la sakon; la malgranda Niko ĝin ligis kaj poste foriris kun ĉiuj bovoj kaj bovinoj.

Tuj poste la granda Niko elvenis el la preĝejo kaj prenis sian sakon denove sur la dorson. Al li ŝajnis, ke la sako fariĝis tre malpeza, ĉar la maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis, la malgranda Niko. „Kiel facile oni nun povas lin porti! Tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon!“. Kaj li iris al la rivero, kiu estis profunda kaj granda, ĵetis la sakon kun la maljuna paŝtisto en la akvon kaj kriis al li, pensante, ke tio estas la malgranda Niko: „Nu, nun vi plu ne amuzos vin pri mi!“. Kaj li iris returne hejmen. Sed kiam li venis al la vojkruciĝo, li renkontis la malgrandan Nikon, kiu pelis antaŭ si sian tutan brutaron.

„Kio ĝi estas!“, ekkriis la granda Niko, „ĉu mi vin ne dronigis?“

„Jes“, diris la malgranda Niko, „vi ĵetis ja min antaŭ duono da horo en la riveron!“

„Kie do vi ricevis ĉi tiun tutan belan brutaron?“, demandis la granda Niko.

„Tio estas maraj brutoj!“ diris la malgranda Niko. „Mi rakontos al vi la tutan historion, kaj mi ankaŭ kore vin dankas pro tio, ke vi min dronigis, ĉar nun mi fariĝis tre riĉa, kredu al mi! Estis al mi tiel terure, kiam mi sidis en la sako kaj la vento fajfis antaŭ mia nazo, estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon! Mi falis tuj sur Ia fundon, tamen mi tie ne ricevis frapon, ĉar tie malsupro kreskas la plej delikata mola herbo. Sur tiun herbon mi falis, kaj plej bela junulino en neĝblankaj vestoj kaj kun verda krono ĉirkaŭ la kapo prenis min je la mano kaj diris: ‚Tio estas vi, malgranda Niko? Nun