Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sendis knabon al la granda Niko, por peti lin, ke li volu prunti al li buŝelmezurilon.

„Kio tio estas!“ diris la granda Niko; „ĉu mi lin ne mortigis? mi devas mem iri kaj rigardi!“ Kaj li mem iris kun la mezurilo al la malgranda Niko.

„Ha! kie vi ricevis la tutan monon?“ li demandis, larĝe malfermante la okulojn ĉe la vido de la nova amaso da mono.

„Ne min, sed mian avinon vi mortigis!“ diris la malgranda Niko; „mi vendis ŝin kaj ricevis pro ŝi buŝelon da mono.“

„Vere bone pagite!“ diris la granda Niko, kaj li rapidis hejmen, prenis hakilon kaj tuj mortigis sian maljunan avinon, metis ŝin en veturilon, veturis en la urbon, kie loĝis la apotekisto, kaj demandis, ĉu ĉi tiu volas aĉeti senvivan homon.

„Kiu li estas, kaj kie vi lin prenis?“ demandis la apotekisto.

„Tio estas mia avino“, diris la granda Niko, „mi ŝin mortigis, por vendi ŝin pro buŝelo da mono“.

„Dio nin gardu!“ ekkriis la apotekisto. „Vi certe deliras! Ne parolu tiajn aferojn, ĉar vi povas perdi la kapon!“ Kaj li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. La granda Niko tiel forte ektimis, ke el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen. La apotekisto kaj ĉiuj aliaj homoj pensis, ke li estas freneza, kaj tiel ili permesis al li veturi, kien li volas.

„Mi repagos al vi!“, diris la granda Niko, kiam li estis sur la granda vojo; „jes, vi estos pagita, vi malgranda Niko!“ Tuj, kiam li venis hejmen, li prenis la plej grandan sakon, kiun li povis trovi, iris al la malgranda Niko kaj diris: „Nun vi denove moke amuzis vin pri mi! Unue mi mortigis miajn ĉevalojn, poste mian maljunan avinon! Tio estas nur via kulpo, sed vi plu neniam faros min mokataĵo!“ Kaj li kaptis la malgrandan Nikon ĉirkaŭ la korpo, enŝovis lin en la sakon, prenis ĉi tiun sur la dorson kaj diris: „Nun mi iros kaj dronigos vin!“

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero, kaj la malgranda Niko ne estis tre malpeza. La vojo kondukis preter preĝejon, la orgeno ludis, kaj la homoj tiel bele tie kantis; tial la granda Niko demetis la sakon kun la malgranda Niko tute apude de la preĝeja pordo kaj diris al si, ke estos tre bone, se li antaŭe eniros kaj kunkantos, antaŭ ol li iros pluen: la malgranda Niko ne povas ja forkuri, kaj ĉiuj homoj estas en la preĝejo. Kaj li eniris.

„Ho ve, ho ve!“, ĝemis la malgranda Niko interne de la sako; li sin turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn. En tiu tempo