Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Kia malbona kaj terura homo!“, diris la malgranda Niko; „li intencis mortigi min. Estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin!“

Li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj, pruntis de la najbaro ĉevalon, aljungis ĝin al la veturilo, sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado, kaj ekveturis kun ŝi tra la arbaro. Kiam la suno leviĝis, ili troviĝis jam antaŭ granda enveturejo, kie la malgranda Niko haltis, por tie matenmanĝi.

La mastro havis tre multe da mono, li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon.

„Bonan tagon!“, li diris al la malgranda Niko „vi hodiaŭ frue metis sur vin viajn dimanĉajn vestojn!.“

„Jes!“ diris la malgranda Niko, „mi veturas kun mia maljuna avino al la urbo, ŝi sidas tie en la veturilo; mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron. Ĉu vi ne donos al ŝi glason da trinkmielo? Vi devas tamen laŭte krii, ĉar ŝi ne bone aŭdas.“

„Bone, mi tion faros!“ diris la mastro kaj enverŝis grandan glason da trinkmielo, kun kiu li iris al la mortinta avino, kiu troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo.

„Jen estas glaso da trinkmielo, kiun sendas al vi via filo!“ diris la mastro; sed la mortinta virino ne respondis eĉ unu vorton, sed ŝi sidis tute silente.

„Ĉu vi ne aŭdas?“ kriis la mastro tiel laŭte, kiel li nur povis; „jen estas glaso da trinkmielo, sendita de via filo!“

Ankoraŭ unu fojon li kriis tion saman, poste ankoraŭ unu fojon; sed ĉar ŝi tute ne moviĝis de sia loko, li fariĝis kolera kaj ĵetis al ŝi la glason rekte en la vizaĝon, tiel, ke la trinkmielo ekfluis sur ŝia nazo kaj ŝi elfalis el la veturilo, ĉar ŝi estis nur sidigita, sed ne alligita.

„He he!“ ekkriis la malgranda Niko, elsaltis tra la pordo kaj kaptis la mastron je la brusto; „vi mortigis mian avinon! Rigardu, ŝi havas grandan truon en la frunto!“

„Ho, kia malfeliĉo !“ ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super la kapo; „ĉio venas de mia koleriĝemo! Mia kara malgranda Niko, mi donos al vi tutan buŝelon da mono, kaj mi lasos enterigi vian avinon tiel, kiel se ŝi estus mia propra, nur silentu, ĉar alie oni dehakos al mi la kapon, kaj tio estas tiel malbona!“

Tiamaniere la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono, kaj la mastro lasis enterigi la maljunan avinon tiel, kiel se ŝi estus lia propra.

Kiam la malgranda Niko kun la multo da mono revenis hejmen, li tuj