Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li buŝelmezurilon.

„Por kio li tion bezonas!“, pensis la granda Niko; kaj li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita. Kaj tiel efektive okazis; kiam li ricevis la mezurilon returne, sur ĝia fundo troviĝis algluite tri grandaj novaj arĝentaj moneroj.

„Kio tio estas?“, diris la granda Niko, kaj li tuj kuris al la malgranda. „Kie vi ricevis la tutan monon?“

„Ho, tio estas pro mia ĉevalfelo, kiun mi vendis hieraŭ vespere.“

„Al la diablo, oni bone pagis pro ĝi!“, diris la granda Niko, kaj li kuris hejmen, kaptis hakilon kaj dehakis la kapon al ĉiuj, siaj kvar ĉevaloj. Poste li detiris de ili la felon kaj veturis kun tio al la urbo.

„Feloj, feloj! Kiu aĉetos felojn?“, li kriis sur la stratoj.

Ĉiuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la feloj.

„Buŝelon da mono pro ĉiu felo“, diris la granda Niko.

„Ĉu vi estas freneza?“, diris ĉiuj, „ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj?“

„Feloj, feloj! Kiu aĉetos felojn?“, li kriis denove; sed al ĉiuj, kiuj demandis pri la prezo, li respondis: „Buŝelo da mono.“

„Li mokas nin!“, kriis ĉiuj; kaj la botistoj kaptis siajn rimenojn, la tanistoj siajn ledojn, kaj ili komencis batadi la grandan Nikon.

„Feloj, feloj!“, ili moke imitkriis; „atendu, ni faros el via haŭto tian felon, kiu estos verda kaj flava. For el la urbo!“, ili kriis; kaj la granda Niko devis kuri per ĉiuj siaj fortoj. Tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita.

„Atendu!“, li diris, kiam li venis hejmen, „pro tio la malgranda Niko al mi pagos; mi lin mortigos!“

Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino. Kvankam ŝi estis ĉiam tre malbona kaj kolerema kontraŭ li, li tamen estis nun tre afliktita; li prenis la senvivan virinon kaj metis ŝin en sian varman liton, esperante, ke eble li per tio denove ŝin revivigos. Tie ŝi estis kuŝonta la tutan nokton, kaj li mem intencis sidi en angulo kaj dormi sur seĝo, kiel li ofte faradis antaŭe.

Kiam li en la nokto tiel sidis, subite malfermiĝis la pordo, kaj eniris la granda Niko kun sia hakilo. Li sciis, kie staras la lito de la malgranda Niko, li iris rekte tien kaj frapis la kapon de la mortinta avino, pensante, ke tio estas la malgranda Niko.

„Jen vi havas!“, li diris „nun vi ne havos plu la deziron moki min!“. Kaj li iris returne hejmen.