„Nu“, diris fine la malgranda Niko, „ĉar vi estis tiel bona kaj donis al mi rifuĝon en ĉi tiu nokto, mi cedas al via peto. Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono, sed mi volas, ke la buŝelo estu superrande plenega.“
„Tion vi ricevos“, diris la vilaĝano, „sed la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo eĉ unu horon plue, ĉar oni ne povas scii, ĉu li eble ne sidas ankoraŭ tie!“
La malgranda Niko donis al la vilaĝano sian sakon kun la seka felo kaj ricevis pro tio tutan buŝelon da mono, superrande plenegan. La vilaĝano eĉ donacis al li ankoraŭ grandan puŝĉaron, por ke li povu forveturigi la monon kaj la keston.
„Adiaŭ!“, diris la malgranda Niko, kaj li forveturis kun sia mono kaj kun la granda kesto, en kiu ĉiam ankoraŭ troviĝis la sakristiano.
Sur la dua flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento; la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado. Super ĝi estis konstruita nova ponto; en la mezo de tiu ponto la malgranda Niko haltis kaj diris tute laŭte, tiel ke la sakristiano en la kesto povu tion aŭdi:
„Kion mi nun faru kun la sensenca kesto? Ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj! Se mi ĝin veturigos pluen, mi tute laciĝos. Mi prefere ĵetos ĝin en la torenton; se ĝi mem alnaĝos al mia domo, bone, - se ĝi tion ne faros, ankaŭ ne estos granda perdo.“
Li prenis la keston per unu mano kaj iom ĝin levis, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en la akvon.
„Ne, atendu!“, ekkriis la sakristiano en la kesto; „antaŭe lasu min eliri!“
„Hu!“, diris la malgranda Niko kaj ŝajnigis, kvazaŭ li ektimis. „Li estas ankoraŭ tie! Rapide en la torenton, ke li dronu!“
„Ho ne, ho ne!“, ekkriis la sakristiano, „ne faru tion; mi donos al vi, tutan buŝelon da mono!“
„Ha, tio estas io alia!“, diris la malgranda Niko kaj malfermis la keston. La sakristiano tuj elrampis, puŝis la malplenan keston en la akvon kaj iris hejmen, kie la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono. Ĉar unu buŝelon li ricevis jam antaŭe de la vilaĝano, li havis nun tutan puŝĉaron plenan de mono.
„Nu, pro la ĉevalo oni bone pagis al mi!“, li diris al si mem, kiam li alvenis hejmen kaj ŝutkunigis en sia loĝejo, sur la mezo de la planko, la tutan monon en formo de granda amasaĵo. „Mi prezentas al mi, kiel tio ĉagrenos la grandan Nikon, kiam li ekscios, kiel riĉa mi fariĝis per mia sola ĉevalo; mi tamen ne diros al li tion tute malkaŝe.“