Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuraĝis ion diri, sed ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon. La malgranda Niko denove surpaŝis sur la sakon, ke la felo ekknaris.

„Kion li nun diras?“ demandis la vilaĝano.

„Li diras,“ respondis la malgranda Niko, „ke li sorĉis por ni ankaŭ tri botelojn da vino; ili ankaŭ staras en la forno“. Tiam la virino devis elpreni la vinon, kiun ŝi kaŝis, kaj la vilaĝano trinkis kaj fariĝis bonhumora; tian sorĉiston, kian la malgranda Niko havas en la sako, li tre forte dezirus posedi.

„Ĉu li povas ankaŭ sorĉvenigi la diablon?“ demandis la vilaĝano; „mi tre dezirus lin vidi, ĉar nun mi estas en tre bona humoro.“

„Jes“, diris la malgranda Niko, „mia sorĉisto povas fari ĉion, kion mi postulas. Ĉu ne vere, he vi?“, li demandis kaj surpaŝis sur la sakon, ke ĝi knaris. „Ĉu vi aŭdas? Li diras jes! Sed la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi.“

„Ho, mi tute ne timas! Kiel do li aspektas?“

„Nu, li aspektas kiel vivanta sakristiano!“

„Hu!“ ekkriis la vilaĝano, „tio efektive estus tre malbela! Vi devas scii, ke mi ne povas toleri la aspekton de sakristiano. Tamen tio estas negrava, mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial ĝi ne faros sur mi tian impreson. Nun mi estas kuraĝa, sed li ne tro alproksimiĝu al mi!“

„Atentu! Nun mi demandos mian sorĉiston“, diris la malgranda Niko, kaj li surpaŝis sur la sakon kaj alklinis al ĝi sian orelon.

„Kion li diras?“.

„Li diras, ke vi povas iri kaj malfermi la keston, kiu staras en la angulo, kaj tiam vi ekvidos tie la diablon; sed vi devas teni la kovrilon en la mano, por ke la demono ne elkuru.“

„Ĉu vi volas helpi al mi teni?“, demandis la vilaĝano, kaj li iris al la kesto, en kiu la virino kaŝis la efektivan sakristianon, kiu nun tie sidis kaj pro timo frapadis per la dentoj.

La vilaĝano levis iomete la kovrilon kaj enrigardis. „Hu!“, li ekkriis kaj forsaltis. „Jes, mi lin vidis, li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano! Ha, tio estis terura!“ Post tio oni devis trinki, kaj tiamaniere ili trinkis ĝis malfrue en la nokto.

„La sorĉiston vi devas vendi al mi“, diris la vilaĝano; „postulu pro li tiom, kiom vi volas! Mi tuj donos al vi tutan buŝelon da mono!“

„Ne, tion mi ne povas fari!“, diris la malgranda Niko; „pripensu do, kiom multe da utilo mi povas havi de tiu sorĉisto!“

„Ha, mi tiel forte dezirus havi lin!“, diris la vilaĝano kaj ne ĉesis petadi.