Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj alŝovis la kapon tute al la fenestro. Al la diablo! kian belegan kukon li tie vidis! Jes, kia festeno tio estis! Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo; tio estis la edzo de la vilaĝanino, venanta hejmen.

Li estis ĝenerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano. Se li vidis sakristianon, li fariĝis tute furioza. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la sakristiano iris saluti la virinon, kiam li sciis, ke ŝia edzo ne estas hejme, kaj la bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. Kiam ili nun aŭdis, ke la edzo venas, ili tre ektimis, kaj la virino petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan malplenan keston, kiu staris en angulo. Tion li efektive faris, ĉar li ja sciis, ke la kompatinda edzo ne povas toleri la aspekton de sakristiano. La virino rapide kaŝis la tutan bonegan manĝaĵon kaj la vinon en sian bakfornon, ĉar se la edzo tion vidus, li ja certe demandus, kion tio signifas.

„Ha ha!“, ekĝemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperas.

„Ĉu iu estas tie supre?“, demandis la vilaĝano kaj rigardis supren al la malgranda Niko. „Kial vi tie kuŝas? venu prefere kun mi en la domon.“

La malgranda Niko tiam rakontis, kiel li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li.

„Kompreneble“, diris la vilaĝano, „sed antaŭ ĉio ni devas ion manĝi.“ La virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo. La vilaĝano estis malsata kaj manĝis kun granda apetito, sed la malgranda Niko ne povis ĉesi pensi pri la delikata rostaĵo, fiŝo kaj kuko, kiuj, kiel li sciis, staris en la bakforno.

Sub la tablon antaŭ siajn piedojn li estis metinta la sakon kun la felo de la ĉevalo, ĉar ni scias ja, ke pro ĝi li ekvojiris, por vendi ĝin en la urbo. La griaĵo tute ne povis plaĉi al li. Li ekpaŝis sur sian sakon, kaj la seka felo en la sako laŭte ekknaris.

„Ts!“, diris la malgranda Niko al sia sako, sed samtempe li denove ekpaŝis sur la sakon tiel, ke ĝi knaris ankoraŭ pli laŭte, ol antaŭe.

„He; kion vi tie havas en la sako?“, demandis la vilaĝano.

„Ha, tio estas sorĉisto“, diris la malgranda Niko, „li diras, ke ni ne manĝu griaĵon, ĉar li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko!“

„Ne eble!“ diris la vilaĝano kaj rapide malfermis la fornon, kie li ekvidis ĉiujn bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li nun pensis, ke la sorĉisto en la sako tien ilin ensorĉis. La virino ne