Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Mi certe plu ne parolos tiel“, respondis la malgranda Niko; tamen kiam homoj preteriris kaj diris al li: bonan tagon, li fariĝis tiel bonhumora kaj la posedado de kvin ĉevaloj por la priplugado de sia kampo ŝajnis al li tiel bela, ke li krakis per la vipo kaj ekkriis: „Dekstren, ĉiuj miaj ĉevaloj!“

„Mi instruos vin krii al viaj ĉevaloj,“ diris la granda Niko; kaj li prenis stangon kaj frapis sur la kapon la solan ĉevalon de la malgranda Niko tiel, ke ĝi falis kaj tuj mortis.

„Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon!“, diris la malgranda Niko kaj komencis plori. Poste li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento, metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo.

Li havis antaŭ si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro, kaj la vetero fariĝis terure malbona; li tute perdis la vojon, kaj antaŭ ol li denove trovis la ĝustan vojon, fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.

Tute apude de la vojo troviĝis granda korto de vilaĝano; la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo. „Tie oni eble permesos al mi tranokti“, pensis la malgranda Niko, kaj li aliris kaj frapetis.

La vilaĝanino malfermis; sed kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke ŝia edzo ne estas hejme kaj ŝi ne povas akcepti fremdulojn.

„Mi devas do kuŝi ekstere“, diris la malgranda Niko, kaj la vilaĝanino fermis la pordon antaŭ lia nazo.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo kun plata pajla tegmento.

„Tie supre mi povas kuŝi“, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, „tio estas ja bonega lito; la cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.“ Ĉar vivanta cikonio staris supre sur la tegmento, kie ĝi havis sian neston.

La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis kaj turnadis sin en diversajn flankojn, por trovi la plej bonan kuŝmanieron. La fenestrokovriloj supre ne kovris, kaj tial li povis rigardi ĝuste en la dominternon.

Tie estis kovrita granda tablo, kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo kaj delikata fiŝo. La vilaĝanino kaj la sakristiano sidis ĉe la tablo, kie estis neniu alia krom ili, kaj ŝi enverŝis al li vinon, kaj li ekatakis la fiŝon, ĉar tio estis io laŭ lia gusto.

„Ho, se mi ankaŭ povus ricevi ion de tio!“, diris la malgranda Niko