Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hundoj dancis antaŭe kaj kriis „Hura!“ kaj la knaboj fajfis tra la fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon. La reĝidino estis elliberigita el la kupra kastelo kaj fariĝis reĝino, kaj tio certe plaĉis al ŝi. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj sidis ankaŭ ĉe la tablo kaj rigardis per grandaj okuloj.



MALGRANDA NIKO KAJ GRANDA NIKO

En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. Ambaŭ estis nomataj Niko, sed unu el ili posedis kvar ĉevalojn kaj la dua nur unu ĉevalon. Por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda Niko. Nun ni aŭskultu, kio okazis al ili ambaŭ, ĉar tio estas vera historio.

Dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi por la granda Niko kaj pruntadi al li sian solan ĉevalon; pro tio la granda Niko pruntadis al li ĉiujn siajn kvar ĉevalojn, sed nur unu fojon en la semajno. nome en dimanĉo. Huha! kiel la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo super ĉiuj kvin ĉevaloj! ili estis ja dum tiu tago kvazaŭ liaj propraj. La suno brilis tiel belege, ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon, kaj ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj, kaj li estis tiel bonhumora, ke li denove krakis per la vipo kaj kriis: „Hop, ĉiuj miaj ĉevaloj!“

„Ne parolu tiel“, diris la granda Niko, „al vi apartenas ja nur unu ĉevalo!“

Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, la malgranda Niko forgesis, ke li ne devas tiel paroli, kaj li ekkriis: „Hop, ĉiuj miaj kvin ĉevaloj!“,

„Nun mi devas energie peti, ke vi ĉesu,“ diris la granda Niko, „ĉar se vi ankoraŭ unu fojon tiel parolos, tiam mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva, kaj vi plu havos nenion!“