Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La hundo tute ne rimarkis, kiel la tuta vojo de la kastelo ĝis la fenestro, tra kiu ĝi eniris kun la reĝidino, estis ŝutmarkita. Tial matene la reĝo kaj la reĝino vidis klare, kie ilia filino estis en la nokto, kaj tiam ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon.

Tie do li sidis. Ha, kiel mallume kaj enuige estis tie! Oni ankaŭ diris al li: „Morgaŭ oni vin pendigos!“. Tio ne estis tre agrabla sciigo; kaj plie li restigis sian fajrilon en la hotelo. Matene li tra la fera krado antaŭ sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras, por vidi, kiel oni lin pendigos. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis la marŝantajn soldatojn. Ĉiuj loĝantoj, de la urbo estis sur la piedoj; inter ili estis ankaŭ unu botista bubo kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li kuris tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis kaj falis ĝuste antaŭ la muro malantaŭ kiu sidis la soldato kaj rigardis tra la krado.

„Aŭskultu, botisteto! vi ne bezonas tiel rapidi“, diris al li la soldato, „oni ja nenion faros, antaŭ ol mi venos. Sed se vi kuros al mia antaŭa loĝejo kaj alportos al mi mian fajrilon, vi ricevos kelke da spesdekoj. Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!“. La botista bubo volis havi la monon, kaj rapide kiel sago li kuris, prenis la fajrilon, donis ĝin al la soldato, kaj... nun ni baldaŭ aŭdos.

Ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, ĉirkaŭe staris la soldatoj kaj multaj miloj da homoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.

Jam la soldato staris supre sur la ŝtuparo; sed kiam oni volis meti la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, li diris, ke antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ja ĉiam plenumas al li ian senkulpan deziron; li tre dezirus fumi pipon da tabako, tio estos ja la lasta pipo, kiun li ricevos en ĉi tiu mondo!

Tion la reĝo ne dolis rifuzi al li; la soldato prenis do sian fajrilon kaj ekbatis fajron, unu, du, tri fojojn. Kaj jen aperis ĉiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.

„Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!“ diris la soldato. Tiam la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur ta tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin tiel alten en la aeron, ke ĉe la refalado ili disrompiĝis en pecetojn.

„Mi ne volas!“ diris la reĝo, sed la plej granda hundo kaptis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin, kiel ĉiujn aliajn. Tiam la soldatoj ektimis, kaj la tuta popolo ekkriis: „Kara soldato, vi estos nia reĝo kaj ricevos la belan reĝidinon!“

Post tio oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo, kaj ĉiuj tri