Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. Ŝi sidis kaj dormis sur la dorso de la hundo, kaj ŝi estis tiel bela, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera reĝidino. La soldato ne povis sin deteni kaj kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato.

Post tio la hundo kun la reĝidino forkuris returne. Kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon pri hundo kaj soldato; ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis.

„Tio estus efektive bela historio!“ diris la reĝino. Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio alia ĝi estas.

La soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon, kaj tial la hundo denove venis en la nokto, prenis la reĝidinon kaj kuris kiel rapide ĝi povis; sed la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn kaj postkuris tiel same rapide. Kiam ŝi vidis, ke ili malaperis en granda domo, ŝi pensis: „Nun mi scias, kie estas la loko!“ kaj ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon. Post tio ŝi iris hejmen kaj kuŝiĝis, kaj ankaŭ la hundo kun la reĝidino revenis. Sed kiam la hundo vidis, ke sur la pordo, kie loĝas la soldato, estas desegnita kruco, ĝi ankaŭ prenis pecon de kreto kaj faris krucojn sur ĉiuj pordoj en la tuta urbo. Tio estis saĝa ago, ĉar nun la korteganino ne povis ja trovi la ĝustan pordon, ĉar sur ĉiuj troviĝis krucoj.

Frue matene venis la reĝo kaj la reĝidino, la maljuna korteganino kaj ĉiuj oficiroj, por vidi, kie la reĝidino estis en la nokto.

„Jen ĝi estas!“ diris la reĝo, kiam li ekvidis la unuan pordon, markitan per kruco.

„Ne, ĝi estas tie, kara edzeto!“ diris la reĝino, kiam ŝi rimarkis la duan pordon kun la kruco.

„Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!“ ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. Tiam ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana.

Sed la reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo. Si prenis sian grandan oran tondilon, distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino; ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus.

En la nokto la hundo venis denove, prenis la reĝidinon sur sian dorson kaj kuris kun ŝi al la soldato, kiu ŝin tre forte amis kaj tre dezirus esti princo, por povi edziĝi kun ŝi.