Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Mi tre volus ŝin vidi!“ pensis la soldato, sed por tio li kornpreneble ne povis ricevi la permeson.

Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. Li sciis ja el la antaŭa tempo, kiel malbone estas, kiam oni ne posedas eĉ unu speson. Nun li estis riĉa, havis bonspecajn vestojn kaj ricevis multe da amikoj, kiuj ĉiuj diris, ke li estas brava homo, vera kavaliro, kaj tio tre plaĉis al la soldato. Sed ĉar li ĉiutage nur elspezadis monon kaj neniam ion enspezis, tial fine restis al li nur dek spesoj; kaj el la belegaj ĉambroj, en kiuj li antaŭe loĝis, li devis transloĝiĝi tre alten, en malgrandan frontonan ĉambreton tute sub la tegmento, li devis mem brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo, kaj neniu el liaj amikoj venadis al li, ĉar oni devis leviĝi al li per tro multe da ŝtupoj.

Estis tre malluma vespero, kaj li ne povis eĉ aĉeti al si kandelon; tiam li subite rememoris, ke verŝajne troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo, kiun li kunportis kun si el la kaverno de la arbo, en kiun la sorĉistino envenigis lin. Li elprenis la fajrilon kaj la meĉon; sed apenaŭ li ekbatis fajron kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj la hundo, kiu havis okulojn kiel tasojn kaj kiujn li vidis siatempe sub la arbo, staris nun antaŭ li kaj diris : „Kion mia sinjoro ordonas?“

„Kio tio estas!“ diris la soldato, „tio estas ja stranga fajrilo, se mi povas ricevi per ĝi tion, kion mi volas! Havigu al mi iom da mono“, li diris al la hundo; kaj fulmorapide ĝi malaparis, kaj fulmorapide ĝi reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon plenan de mono.

Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estis. Se li batis unu fojon, venis la hundo, kiu sidis sur la kesto kun la kupra mono; se li batis du fojojn, venis tiu, kiu havis la arĝentan monon; kaj se li batis tri fojojn, venis tiu, kiu havis la oron. Nun la soldato denove transloĝiĝis en belegajn ĉambrojn malsupre, vestis sin per bonaj vestoj, kaj tiam tuj rekonis lin ĉiuj liaj bonaj amikoj kaj tre forte lin estimis.

Unu fojon li ekpensis: „Estas ja efektive strange, ke oni ne povas vidi la reĝidinon! Ĉiuj diras, ke ŝi estas eksterordinare bela, sed kion oni havas de tio, se ŝi ĉiam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la multo da turoj? Ĉu mi tute ne povus ŝin vidi? Kie estas mia fajrilo?“ Li ekbatis fajron, kaj fulmorapide aperis la hundo kun la okuloj kiel tasoj.

„Estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto“, diris la soldato, „mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento!“

La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li