Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉakon, ĉar tian hundon li neniam antaŭe vidis; sed post kiam li dum kelka tempo ĝin rigardis, li ekpensis : „Nu, nun estas sufiĉe!“ kaj li metis la hundon sur la plankon kaj malfermis la keston. Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! Per ĝi li povus aĉeti la tutan Kopenhagon kaj la sukeraĵojn, la stanajn soldatojn, la vipojn kaj la balancĉevalojn de la tuta mondo. Jes, tie estis bela kvanto da mono! La soldato elĵetis for la tutan arĝentan monon, per kiu li antaŭe plenigis siajn poŝojn kaj sian tornistron, kaj anstataŭ tio li prenis oron; ĉiujn poŝojn, la tornistron, la ĉakon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preskaŭ ne povis iri. Ho, kiom multe da mono li nun havis! La hundon li residigis sur la keston, li fermis la pordon kaj ekkriis supren tra la arbo:

„Tiru min supren, maljuna sorĉistino!“

„Ĉu vi prenis ankaŭ la fajrilon?“ demandis la sorĉistino.

„Efektive“ diris la soldato, „pri tio mi tute forgesis“. Kaj li iris kaj prenis la fajrilon. La sorĉistino tiris lin supren, kaj li troviĝis denove sur la vojo kun poŝoj, botoj, tornistro kaj ĉako plenegaj de oro.

„Por kio vi bezonas la fajrilon?“ demandis la soldato.

„Tio tute ne estas via afero!“ diris la sorĉistino, „vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.“

„Babilaĵo!“ diris la soldato; „tuj diru al mi, por kio vi ĝin bezonas, aŭ mi eltiros mian sabron kaj dehakos al vi la kapon!“

„Ne!“ diris la sorĉistino. Tiam la soldato dehakis al ŝi la kapon. Ŝi falis senviva. Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.

Tio estis bela urbo; kaj li engastiĝis en la plej bela hotelo, postulis la plej belajn ĉambrojn kaj tiujn manĝaĵojn, kiujn li plej multe amis, ĉar nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.

Estas vero, ke al la servisto, kiu estis purigonta liajn botojn, ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro; sed li ankoraŭ ne aĉetis al si novajn. Sed la sekvantan tagon li ricevis botojn, kun kiuj oni efektive povus paradi, kaj ankaŭ plej bonspecajn vestojn. Nun el la soldato fariĝis eminenta sinjoro, kaj oni rakontadis al li pri ĉiuj belegaĵoj de la urbo, pri la reĝo, kaj pri tio, kia ĉarmega reĝidino estas lia filino.

„Kie oni povas ŝin vidi?“ demandis la soldato.

„Oni tute ne povas ŝin vidi!“ oni respondis al li. „Ŝi loĝas en granda kupra kastelo, defendata ĉirkaŭe de multe da muregoj kaj turoj. Neniu krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi, ĉar estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne povas toleri.“