Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al vi mian antaŭtukon kun bluaj ĉeloj; vi etendos ĝin sur la planko, poste aliru rapide, kaptu la hundon, metu ĝin sur mian antaŭtukon, kaj tiam malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. La tuta mono estas kupra. Sed se vi preferas havi arĝenton, vi devas iri en la sekvantan ĉambron; tie sidas hundo, kiu havas okulojn tiel grandajn, kiel radoj de muelilo; vi tamen ne timu, metu la hundon sur mian autaŭtukon kaj prenu monon. Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti, se vi iros en la trian ĉambron. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto kun la mono, havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo. Jes, tio estas ĝusta hundo. Vi tamen ne timu; metu la hundon sur mian anttaŭtukon, tiam ĝi nenion faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volos.“

„Tio tute ne estas malbona!“ diris la soldato. „Sed kion mi devas doni al vi, maljuna sorĉistino? Ĉar mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi!“

„Ne“, diris la sorĉistino, „eĉ unu speson mi ne volas havi. Al mi alportu nur la malnovan fajrilon, kiun mia avino forgesis, kiam ŝi estis tie interne la lastan fojon.“

„Bone“, diris la soldato, „alligu do al mi la ŝnuron al la korpo“.

„Jen ĝi estas“, diris la sorĉistino, „kaj jen estas mia antaŭtuko kun la bluaj ĉeloj.“

La soldato grimpis sur la arbon, rampis tra la truo malsupren kaj troviĝis, kiel la sorĉistino diris, en la granda koridoro, kie brulis pli ol cent lampoj.

Li malfermis la unuan pordon. Ha, tie sidis hundo, kun okuloj tiel grandaj, kiel tasoj, kaj rigide lin rigardis.

„Vi estas brava knabo!“ diris la soldato, metis ĝin sur la antaŭtukon de la sorĉistino kaj prenis tiom da kupra mono, kiom povis eniri en liajn poŝojn, poste li fermis la keston, metis sur ĝin returne la hundon kaj iris en la duan ĉambron. Al la diablo! tie sidis la hundo kun la okuloj tiel grandaj, kiel radoj de muelilo.

„Ne rigardu min tiel rigide!“ diris la soldato, „ĉar la okuloj vin ekdolorus!“ Kaj li metis la hundon sur la antaŭtukon de la sorĉistino. Kiam li ekvidis la multon de la arĝenta mono en la kesto, li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. Poste li eniris en la trian ĉambron. Ha, kiel terure! La hundo, kiu tie estis, efektive havis du okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj, kaj ili turniĝadis en ĝia kapo, kiel radoj.

„Bonan vesperon!“ diris la soldato kaj ektuŝis per la mano sian