Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur la granda vojo marŝis soldato : „Unu, du! unu, du!“ Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris : „Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.“

„Mi dankas, maljuna sorĉistino!“ diris la soldato.

„Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?“ diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. „Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos.“

„Kion do mi devas fari tie en la arbo?“ demandis la soldato.

„Preni monon!“ diris la sorĉistino. „Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la Ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas