Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!

Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.

Vidu, tio estis vera historio.



FLOROJ DE LA MALGRANDA IDA

"Miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!" diris la malgranda Ida. "Hieraŭ vespere ili estis ankoraŭ tiel belaj, kaj nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! Kial tio estas?" ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltranĉadis plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi. Jes, tio estis gaja studento! "Kial la floroj hodiaŭ aspektas tiel senkoloraj? " ŝi demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.

"Nu, ĉu vi scias, kio mankas al ili?" diris la studento; "la floroj hodiaŭ en la nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis la kapojn."

"Sed la floroj ja ne povoscias danci!" diris la malgranda Ida.

"Ho jes!" diris la studento, "kiam fariĝas mallume kaj ni ĉiu dormas, tiam ili gaje dancas; preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon".

"Ĉu nenia infano povas veni ankaŭ al la balo?"

"Jes" diris la studento, "la malgrandaj ĉarmaj lekantoj kaj la konvaloj".

"Kie la belaj floroj dancas?" demandis la malgranda Ida.

"Ĉu vi ne estis ofte antaŭ la pordego de la granda palaco, kie la reĝo loĝas en somero kaj kie troviĝas la bela ĝardeno kun la multo da floroj? Vi vidis ja la belajn cignojn, kiuj alnaĝas al vi, kiam vi volas doni al ili eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi."

"Ankoraŭ hieraŭ mi estis kun mia patrino tie en la ĝardeno" diris