Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ida, "sed ĉiuj folioj estis falintaj de la arboj, kaj neniaj floroj plu estis tie! Kie ili estas? En somero mi vidis tiom multe da ili!"

"Ili estas interne en la palaco" diris la studento. "Sciu, ke kiam la reĝo kaj la korteganoj transloĝiĝas returne en la urbon, tiam la floroj tuj kuras el la ĝardeno en la palacon kaj ili estas tre gajaj. Tion vi devus iam vidi. La du plej belaj rozoj sidiĝas sur la trono kaj estas tiam reĝo kaj reĝino. La grandaj krestofloroj ĉiuj stariĝas flanke en vico, kaj ili staras kaj faras salutojn. Tio estas la kortegjunuloj. Poste venas la plej ĉarmaj floroj, kaj tiam komenciĝas granda balo. La bluaj violoj prezentas malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili nomas fraŭlinoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde."

"Sed", demandis la malgranda Ida, "ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas en la palaco de la reĝo?"

"Neniu ion scias pri tio", diris la studento. "Estas vero, ke de tempo al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu tie devas ĉion kontroladi; sed apenaŭ la floroj aŭdas la frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj, ili fariĝas tute silentaj, kaŝas sin malantaŭ la longaj kurtenoj kaj elŝovas la kapon. - Mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en la salono! - diras la maljuna administranto de la palaco, tamen vidi ilin li ne povas."

"Tio estas amuza", diris la malgranda Ida kaj plaŭdis per la manoj. "Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn?"

"Ho jes!" diris la studento, "nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. Tion mi faris hodiaŭ, kaj mi vidis, kiel longa narciso kuŝis sur sofo kaj etendis sin; tio estis korteganino."

"Ĉu ankaŭ la floroj el la botanika ĝardeno tien venas? Ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?"

"Certe!" diris la studento, "ĉar se ili volas, ili povas flugi. Ĉu vi ne vidis la belegajn papiliojn, la ruĝajn, flavajn kaj blankajn? Ili aspektas preskaŭ kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. De la trunketo ili saltis alten en la aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj, kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile sur la trunketo, kaj tiamaniere la folietoj fine fariĝis efektivaj flugiloj. Tion vi ja mem vidis! Tamen povas ankaŭ esti, ke la floroj de la botanika ĝardeno neniam ankoraŭ estis en la palaco de la reĝo aŭ ke ili eĉ ne scias, ke tie en la nokto estas tiel gaje. Tial mi nun diros al vi ion, pri kio la profesoro de botaniko, kiu loĝas proksime de ĉi tie - vi lin ja konas?