Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- tre forte mirus. Se vi venos en lian ĝardenon, tiam rakontu al unu el la floroj, ke tie en la palaco estas granda balo. Tiam ĝi diros tion al ĉiuj aliaj, kaj ili forflugos. Kiam la profesoro tiam venos en sian ĝardenon, tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio fariĝis al ili."

"Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al la aliaj? La floroj ja ne povoscias paroli!".

"Ne, en efektiveco paroli ili ne povas" respondis la studento, "sed ili interkompreniĝas per signoj. Ĉu vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto, la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas? Tio estas tiel same klara, kiel se ili parolus." .

"Ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon?" demandis Ida.

"Ho certe! Unu matenon la profesoro iris en sian ĝardenon kaj rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ruĝa dianto; ĝi diris: ‚Vi estas tre ĉarma kaj mi tre amas vin!’ Sed tion la profesoro ne povas toleri; tial li frapis la urtikon je la folioj, kiuj estas ĝiaj fingroj, sed li bruldifektis al si la manon, kaj de tiu tempo li ne tuŝas plu urtikon."

"Tio estas amuza!", diris la malgranda Ida kaj ridis.

"Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!" diris la murmurema kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis sur la sofo. Li ne amis la studenton kaj ĉiam murmuris, kiam li vidis, kiel ĉi tiu eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn: jen homon, kiu pendas sur pendigilo kaj tenas koron en la mano, tio estis ŝtelinto de koro; jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo. Tion la kancelariano ne povis toleri, kaj tiam li ĉiam diradis kiel nun: "Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!"

Sed la malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion la studento rakontis al ŝi pri ŝiaj floroj, kaj ŝi multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado; ili kredeble estis malsanaj. Ŝi iris kun siaj floroj al ĉiuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris sur beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornamaĵoj. En la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis; sed la malgranda Ida diris al ŝi: "Bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto: la kompatindaj floroj estas malsanaj, kaj tial ili devas kuŝi en via lito; eble ili denove fariĝos freŝaj kaj bonfartaj." Kaj ŝi elprenis la pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj ne diris eĉ unu vorton, ĉar ĝin ĉagrenis tio, ke ĝi ne devas resti en sia lito.

Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili kuŝu trankvile, ke ŝi baldaŭ