Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj kaj freŝaj kaj por ke ili morgaŭ povu denove leviĝi. La kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn.

Dum la tuta vespero ŝi ne povis sin deteni, por ne pensi pri tio, kion la studento al ŝi rakontis. Kiam ŝi mem devis enlitiĝi, ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj ŝi flustris al ili tre mallaŭte: "Mi nun scias, vi iros hodiaŭ en la nokto al balo!" Sed la floroj ŝajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis eĉ unu folieton; tamen la malgranda Ida sciis ja, kion ŝi sciis.

Kiam ŝi estis jam en la lito, ŝi longe ankoraŭ kuŝis kaj pensis pri tio, kiel bele estus, se oni povus vidi, kiel la belegaj floroj dancas en la palaco de la reĝo. "Ĉu miaj floroj efektive tie ankaŭ estis?" Fine ŝi tamen endormiĝis. En la nokto ŝi denove vekiĝis. Ŝi songis pri la floroj kaj pri la studento, kiun la kancelariano riproĉis, dirante, ke li nur blagas al ŝi. En la dormoĉambro, kie lda kuŝis, estis tute silente; la nokta lampo brulis sur la tablo, kaj ŝiaj gepatroj dormis.

"Ĉu miaj floroj nun kuŝas en la lito de Sofio?" ŝi diris al si mem; "mi tre dezirus tion scii!" Ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo. Ĉi tiu estis nur duonfermita, kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj. Ŝi aŭskultis, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas, ke tie en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.

"Nun certe ĉiuj floroj tie dancas" ŝi diris; "ha, kiel mi volus tion vidi!" Sed ŝi ne povis al si permesi sin levi, ĉar per tio ŝi vekus la gepatrojn. "Ho, se ili volus eniri ĉi tien!" ŝi diris; sed la floroj ne venis. Kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga. Neaŭdeble ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron. Ha, kiel amuza estis tio, kion ŝi nun ekvidis!

Nokta lampo ne brulis tie, kaj tamen estis tute lume; la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko tiamaniere, ke estis preskaŭ tiel lume, kiel tage. Ĉiuj hiacintoj kaj tulipoj staris en du longaj vicoj sur la planko, ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj, tie staris nur malplenaj potoj. Sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj, svingante sin tien kaj reen. Ĉe la fortepiano sidis granda fajrolilio, kiun la malgranda Ida certe estis vidinta en la somero, ĉar ŝi memoris ankoraŭ tre bone, ke la studento diris: "Rigardu, kiel ĝi similas al fraŭlino Lina!" Tiam ĉiuj ridis pri li, sed nun Ida efektive trovis, ke la longa