Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flava floro similas al la fraŭlino. Eĉ en la ludado ĝi estis simila al ŝi, ĝi klinadis sian longan flavan vizaĝon jen al unu, jen al alia flanko kaj balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko. La malgranda Ida restis tute nerimarkate. Jen ŝi ekvidis, ke granda blua safrano saltis sur la mezon de la tablo, sur kiu staris la ludiloj, iris rekte al la puplito kaj forŝovis la kurtenojn flanken. Tie kuŝis la malsanaj floroj, sed ili tuj leviĝis kaj kapsignis al la aliaj sur la planko, ke ili ankaŭ volas danci. La maljuna sinjoro sur la fumista kesteto, tiu sinjoro, kies malsupra lipo estis derompita, leviĝis kaj salute kliniĝis antaŭ la belaj floroj. Ili tute ne aspektis plu malsanaj, saltis mezen de la aliaj kaj estis tre ĝojaj.

Ts! Ĉu ne aŭdiĝis, ke io defalis de la tablo? Ida ekrigardis tien. Tio estis la karnavala vergo, kiu saltis malsupren. Ŝajnis, ke ĝi ankaŭ apartenas al la floroj. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe beleta, kaj supre sur ĝia pinto sidis malgranda vaksa pupo, kiu havis sur la kapo tute tiel same larĝan ĉapelon, kiel portis la kancelariano. La karnavala vergo saltis sur siaj tri ruĝaj lignaj kruroj mezen inter la florojn kaj laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon. Ĉi tiun dancon la aliaj floroj ne povosciis, ĉar ili estis tre malpezaj kaj ne povis piedfrapi la plankon.

La vaksa pupo sur la karnavala vergo subite fariĝis granda kaj longa, svingis sin alte super la paperajn florojn kaj ekkriis laŭte: "Kiel oni povas ion similan paroli al infano! tio estas malsaĝaĵo!" Kaj tiam la vaksa pupo estis tute simila al la kancelariano kun lia larĝa ĉapelo; ĝi aspektis tute tiel same flave kaj murmureme. Sed la paperaj floroj batis lin je la maldikaj kruroj, kaj tiam li denove malvastiĝis kaj fariĝis tre malgranda vaksa pupo. Tio aspektis tre komike! La malgranda Ida ne povis sin deteni de ridado. La karnavala vergo ne ĉesis danci, kaj la kancelariano devis danci kune kun ĝi, nenio al li helpis, ĉu li faris sin granda kaj longa, ĉu li fariĝis denove la malgranda flava vaksa pupo kun la granda nigra ĉapelo. Tiam la aliaj floroj petis por li, precipe tiuj, kiuj estis kuŝintaj en la puplito, kaj tiam la karnavala vergo fine lasis lin trankvila. En la sama momento io ekfrapis tute laŭte en la interno de la tirkesto, kie kuŝis la pupo de Ida, Sofio, kune kun multaj aliaj ludiloj, La sinjoreto, kiu estis sur la fumista kesteto, alkuris al la rando de la tablo, kuŝigis sin laŭlonge sur la ventro kaj komencis eltiradi la tirkeston. Tiam Sofio leviĝis kaj tute mirigite ekrigardis ĉirkaŭen, "Ĉi tie estas ja balo!", ŝi diris, "kial do neniu tion diris al mi?"

"Ĉu vi volaŝ danci kun mi?", diris la fumista sinjoreto.

"Efektive, tio estus tre konvena por mi danci kun vi!", ŝi diris kaj turnis al li sian dorson. Poste ŝi sidiĝis sur la tirkesto kaj pensis, ke baldaŭ espereble venos iu aŭ alia floro kaj invitos ŝin al danco; sed