vi". Ŝi prenis paperan skatoleton, sur kiu estis pentritaj ĉarmaj birdoj, malfermis ĝin kaj enmetis tien la mortintajn florojn. "Tio estos via beleta ĉerko", ŝi diris, "kaj kiam poste venos la kuzoj, ili ĉeestos ĉe la enterigo tie en la ĝardeno, por ke vi en somero povu denove kreski kaj fariĝu ankoraŭ multe pli belaj".
La kuzoj estis du viglaj knaboj, kiuj estis nomataj Jono kaj Adolfo; ilia patro donacis al ili du novajn pafarkojn, kiujn ili portis kun si, por montri ilin al Ida. Ŝi rakontis al ili pri la kompatindaj floroj, kiuj mortis, kaj poste ili ricevis la permeson enterigi ilin. Ambaŭ iris antaŭe kun la pafarkoj sur la ŝultroj, kaj la malgranda Ida sekvis ilin kun la mortintaj floroj en Ia ĉarma skatolo. Tie en la ĝardeno oni elfosis malgrandan tombon; Ida kisis la florojn, metis ilin kune kun la skatolo en la teron, kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, ĉar ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn.
Estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed ŝi tute ne sciis, kie ŝi povus ĝin ricevi. Ŝi iris al maljuna sorĉistino kaj diris al ŝi: "Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; ĉu vi ne povas diri al mi, kie mi povas ricevi ĝin?"
"Ho jes, tio ne estos malfacila", diris la sorĉistino. "Jen mi donas al vi grajnon de hordeo; ĝi ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aŭ per kia oni nutras kokinojn. Metu ĝin en florpoton, tiam vi baldaŭ ion vidos."
"Mi tre dankas!" diris la virino kaj donis al la sorĉistino arĝentan moneron; poste ŝi iris hejmen, plantis la hordean grajnon, kaj tuj tiam elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, sed ĝiaj folioj estis forte fermitaj, kvazaŭ ili estus ankoraŭ en burĝono.
"Tio estas bela floro", diris la virino kaj kisis la belajn ruĝajn kaj flavajn foliojn; sed dum ŝi kisis, la floro laŭte ekkrakis kaj malfermiĝis.