Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; sed meze en la floro, sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma. Ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio ŝi ricevis la nomon Elinjo-fingreto.

Belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo. En ili ŝi dormadis en la nokto, sed en la tago ŝi ludadis sur la tablo. La virino starigis sur ĝi teleron, ĉirkaŭ kiu ŝi aranĝis tutan kronon da floroj, kies trunketoj atingis ĝis la akvo. Tie naĝis granda folio de tulipo, kaj sur ĉi tiu Elinjo-fingreto havis la permeson sidi kaj naĝadi de unu rando de la telero ĝis la alia. Por remi ŝi havis du blankajn ĉevalharojn. Tio aspektis nepriskribeble ĉarme. Ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis.

En unu nokto, kiam ŝi kuŝis en sia bela liteto, tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka; ĝi saltis rekte sur la tablon, sur kiu Elinjo- fingreto kuŝis kaj dormis sub la ruĝa folieto de rozo.

"Tio estus bela edzino por mia filo!" diris la bufo, kaj ĝi kaptis la ŝelon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj ĝi forsaltis kun ĝi tra la vitro en la ĝardenon.

Tie fluis granda, larĝa rivereto; tute ĉe la bordo estis marĉo; tie loĝis la bufo kun sia filo. Hu, ĉi tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela, kiel lia patrino, kies plena portreto li estis. "Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion li povis diri, kiam li ekvidis la belan malgrandan knabineton.

"Ne babilu tiel laŭte, ĉar ŝi vekiĝus!" diris la maljuna bufo; "ŝi povus ankoraŭ forkuri de ni, ĉar ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero! Ni metos ŝin sur la rivereton, sur unu el la larĝaj folioj de la akvolilioj, kaj por ŝi, kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvazaŭ insulo. Tiam ŝi ne, povos forkuri, dum ni aranĝos la festosalonon profunde sub la marĉo, kie vi loĝos kaj vivos."

En la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj. Ili aspektis, kvazaŭ ili naĝas sur la akvo. La folio, kiu elŝoviĝis plej malproksimen, estis ankaŭ la plej granda. Al ĝi la maljuna bufo alnaĝis kaj metis sur ĝin la juglandan ŝelon kun Elinjo-fingreto.

La kompatinda malgranda knabineto vekiĝis ĉe la komenco de tagiĝo, kaj, kiam ŝi ekvidis, kie ŝi troviĝas, ŝi komencis maldolĉe plori, ĉar akvo ĉirkaŭis ĉiuflanke la grandan verdan folion; estis por ŝi ne eble veni sur la teron.

La maljuna bufo sidis malsupre en la marĉo kaj ornamadis sian ĉam-