Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bron per junko kaj flavaj akvolilioj, ĉar por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero. Poste ĝi naĝis kun la malbela filo al la folio, sur kiu staris Elinjo-fingreto. Ili volis preni ŝian ĉarman liton, kiu estis metota en la ĉambron de la fianĉino, antaŭ ol ŝi mem transiros ĝian sojlon.

La maljuna bufo kliniĝis antaŭ ŝi ĝis profunde en la akvon kaj diris: "Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en la marĉo vi loĝos belege."

"Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion la filo povis diri. Ili prenis la belan malgrandan liton kaj fornaĝis kun ĝi; sed Elinjo- fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj sur la verda folio, ĉar ŝi ne volis loĝi ĉe la malbela bufo, nek esti edzino de ŝia malbela filo. La malgrandaj fiŝoj, kiuj naĝadis malsupre en la akvo, bone vidis la bufon kaj aŭdis, kion ĝi diris. Tial ili ĉiuj elŝovis la kapojn supren, ĉar ili volis vidi ankaŭ la malgrandan knabineton. Kiam ili ŝin ekvidis, ili trovis ŝin tiel ĉarmega, ke ili bedaŭris, ke ŝi devas veni al la abomeninda bufo. Ne, tio neniel devas fariĝi! Ili kolektis sin malsupre en la akvo ĉirkaŭ la verda trunketo, kiu tenis la folion, sur kiu la kuabineto staris, tramordis per la dentoj la trunketon, kaj jen la folio kun Elinjo-fingreto fornaĝis malproksimen, tute malproksimen, kien la bufo ne povis atingi.

Elinjo-fingreto preternaĝis preter tre multaj urboj, kaj la malgrandaj birdoj sidis en la arbetaĵoj, rigardis kaj kantis; "Kia ĉarma knabineto!" Ĉiam pli kaj pli malproksimen naĝis la folio kun ŝi; tiamaniere Elinjo- fingreto vojaĝis eksterlanden.

Ĉarmega malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis kaj fine flugis sur la folion, ĉar ĝi tre amis Elinjon-fingreton. Ĉi tiu estis tre ĝoja, ĉar la bufo nun ne povis plu ŝin atingi, kaj la lokoj, kie ŝi naĝis, estis tiel ĉarmaj. La suno lumis sur la akvon, kaj ĉi tiu brilis, kiel oro. Ŝi prenis sian zonon, volvis unu ĝian finon ĉirkaŭ la papilio kaj alfortikigis la duan finon al la folio. La folio glitadis nun sur la akvo multe pli rapide kune kun ŝi, ĉar ŝi staris ja sur la folio.

Subite alflugis granda majskarabo; kiu ŝin ekvidis kaj tuj ĉirkaŭprenis per siaj kaptiloj ŝian gracian korpon kaj forflugis kun ŝi sur arbon. Sed la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero, kaj kune kun ĝi naĝis la papilio, ĉar ĝi estis alligita al la folio kaj ne povis sin liberigi.

Ho, kiel forte ektimis la kompatinda Elinjo-fingreto, kiam la majskarabo flugis kun ŝi sur la arbon! Sed plej multe malĝojigis ŝin la penso pri la bela blanka papilio, kiun ŝi estis alliginta al la folio. Se ĝi ne povos liberiĝi, ĝi devos ja nesaveble morti de malsato. Sed tio tute ne tuŝis la