Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

majskarabon. Ĝi sidiĝis kun ŝi sur la plej granda verda folio de la arbo, manĝigis al ŝi la mielon de floroj kaj diris, ke ŝi estas tre bela, kvankam ŝi tute neniel estas simila al majskarabo. Poste venis kun vizito ĉiuj aliaj majskaraboj, kiuj loĝis en la arbo; ili ĉirkaŭrigardis Elinjon-fingreton de ĉiuj flankoj, kaj la majskarabaj fraŭlinoj levis siajn palpilojn kaj diris: "Ŝi havas ja nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!" "Ŝi ne havas palpilojn!" mokis la aliaj. "Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! Fi, ŝi estas tute simila al homo! Kiel malbela ŝi estas!" diris ĉiuj majskarabaj virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. Ankaŭ la majskarabo, kiu ŝin forkaptis, trovis, ke ŝi estas bela; sed ĉar ĉiuj aliaj unuanime trovis, ke ŝi estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu ŝin havi; ŝi povis iri, kien ŝi volis. Ili flugis kun ŝi malsupren de la arbo kaj metis ŝin sur lekanton. Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela, ke eĉ la majskaraboj ne volas toleri ŝin inter si; kaj tamen ŝi estis neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.

Dum la tuta somero Elinjo-fingreto vivis tute sola en la granda arbaro. Ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj kaj pendigis ĝin sub granda folio de lapo tiel, ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo. Mielo de floroj estis ŝia nutraĵo, kaj sian soifon ŝi trankviligadis per la roso, kiu matene troviĝadis sur la folioj. Tiel pasis la somero kaj la aŭtuno; sed jen venis la vintro, la malvarma, longa vintro. Ĉiuj birdoj, kiuj antaŭe tiel bele kantadis al ŝi, forflugis, la arboj kaj floroj velkis; la granda folio de lapo, sub kiu ŝi estis loĝinta, ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo. Ŝin terure turmentis la frosto, ŝiaj vestoj estis disŝiritaj, kaj ŝi mem estis tre delikata kaj malgranda; la kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta de frosto. Ŝi komencis krii, kaj ĉiu floko da neĝo, kiu falis sur ŝin, havis la saman efikon, kiel se oni ĵetas sur nin tutan ŝovelamason, ĉar ni estas grandaj, sed ŝi havis nur la longon de malgranda fingro. Ŝi kovris sin per velkinta folio, sed tio ne varmigis ŝin; ŝi tremis de malvarmo.

Tute ĉe la rando de la arbaro, kien ŝi nun venis, troviĝis granda grenkampo; sed la greno jam de longe estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero. Por ŝi ili estis kiel granda arbaro, kiun ŝi devis tramigri, kaj ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. Vagante, ŝi alvenis al la loĝejo de kampa muso. La tuta loĝejo konsistis el malgranda kaverno sub la stoploj. Tie la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte, ĝi havis ĉambron plenan de greno kaj bonegan kuirejon kaj provizejon. La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno, ĉar de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.

"Ho kompatinda etulino!" diris la muso, ĉar en efektiveco ĝi estis bona