Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maljuna kampa muso, "eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi!"

Ĉar Elinjo-fingreto plaĉis al ĝi, ĝi diris: "Vi povas tre bone resti ĉe mi la tutan vintron, sed vi devas teni la ĉambron en bona ordo kaj rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas!" Elinjo-fingreto plenumadis tion, kion la bona maljuna muso postulis, kaj estis al ŝi tre bone ĉe la muso.

"Nun ni kredeble baldaŭ ricevos gaston!" diris la muso. "Mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage. Li atingis ankoraŭ multe pli ol mi, li havas grandajn salonojn kaj portas belegan nigran veluran pelton. Se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita. Sed li ne povas vidi. Vi devas rakonti al li la plej belajn historiojn, kiujn vi scias."

Sed tio tute ne interesis Elinjon-fingreton, ŝi tute ne volis havi la najbaron, ĉar li estis talpo. Li venis kaj faris sian viziton en sia nigra velura pelto. La kampa muso diris, ke li estas tre riĉa kaj tre instruita. Lia loĝejo efektive estis dudekoble pli granda, ol la loĝejo de la muso, kaj tre instruita li estis, sed la sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis, pri ili li rakontadis nur malbonon, ĉar li neniam ilin vidis. Elinjo-fingreto devis kanti, kaj ŝi kantis tre bele: "Majskarabo, flugu!" kaj "La pastro iras al la fojno." Pro ŝia bela voĉo la talpo enamiĝis je ŝi, li tamen nenion diris; ho, li estis persono tre prudenta!

Antaŭ nelonge li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia; la muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi kiom ili volis. Li tamen petis ilin, ke ili ne timu la mortintan birdon, kiu kuŝas en la trairejo. Tio estis tuta birdo kun plumoj kaj beko, kiu mortis antaŭ nelonge, kredeble en la komenco de la vintro, kaj estas enterigita ĝuste tie, kie li aranĝis sian trairejon.

La talpo prenis putran lignopecon en la buŝon, ĉar tia ligno en mallumo brilas kiel fajro; kun tio li iris antaŭen kaj lumigis al ili en la longa malluma koridoro. Kiam ili alvenis al la loko, kie kuŝis la mortinta birdo, la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron tiamaniere, ke fariĝis granda truo, tra kiu penetris lumo. Meze sur la planko kuŝis mortinta hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko, kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn. La malfeliĉa birdo certe mortis de malvarmo. Elinjo-fingreto sincere bedaŭris ĝin, ŝi amis ĉiujn malgrandajn birdetojn, ĉar ili ja dum la tuta somero tiel bele kantadis kaj pepadis al ŝi, sed la talpo puŝis ĝin per siaj mallongaj piedoj kaj diris: "Nun ĝi plu ne fajfos! Estas kredeble tre malagrabla afero naŝkiĝi malgranda birdeto! Dank' al Dio, ke miaj infanoj ne