Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fariĝos tiaj. Krom sia ‚kvivit’ tia birdo havas ja nenion, kaj en vintro ĝi devas mizere morti de malsato!"

"Jes, kiel prudenta homo vi kompreneble povas tion diri!" respondis la muso. "Kion birdo havas pro ĉiuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro? Ĝi devas suferi malsaton kaj malvarmon, kaj tio certe ne estas bagatelo." Elinjo-fingreto nenion diris, sed kiam ambaŭ aliaj forturnis sin de la birdo, ŝi kliniĝis, disŝovis la plumojn, kiuj estis super ĝia kapo, kaj kisis ĝin sur la fermitaj okuloj. "Eble ĝi estis tiu, kiu en la somero tiel bele kantis por mi", ŝi pensis; "kiel multe da ĝojo ĝi havigis al mi, la kara, bela birdo!"

La talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo, kaj akompanis la sinjorinojn hejmen. Sed en la nokto Elinjo-fingreto ne povis dormi. Ŝi leviĝis de sia lito, plektis el fojno grandan belan tapiŝon, portis ĝin malsupren, etendis ĝin super la mortinta birdo, kaj sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon, kiun ŝi trovis en la ĉambro de la muso, por ke ĝi kuŝu varme en la malvarma tero.

"Adiaŭ, vi bela kara birdo!" ŝi diris, "adiaŭ, kaj akceptu mian dankon pro via bela kantado dum la somero, kiam ĉiuj arboj estis verdaj kaj la suno tiel varme brilis sur nin!" Poste ŝi metis sian kapeton sur la bruston de la birdo, sed tuj ŝi timigite eksaltis, ĉar ŝajnis al ŝi, ke io frapas interne. Tio estis la koro de la birdo. La birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis.

En aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj; se iu el ili malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva sur la teron kaj restas tie, kien ĝi falis, kaj la malvarma neĝo ĝin kovras.

Elinjo-fingreto forte tremis pro timo, ĉar en komparo kun ŝi, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, la birdo estis ja terure granda; ŝi tamen rekuraĝiĝis, metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon kaj alportis mentofolion, kiu servis al ŝi kiel litkovrilo, kaj metis ĝin super la kapon de la birdo.

En la sekvanta nokto ŝi denove sekrete iris al la birdo; nun ĝi estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga momento povis malfermi siajn okulojn kaj ekrigardi Elinjon-fingreton, kiu staris apud ĝi kun peceto da putra ligno, ĉar alian lampon ŝi ne povis havi.

"Sinceran dankon, ho ĉarma malgranda infano!" diris al ŝi la malsana hirundo, "mi bone revarmiĝis! Baldaŭ mi denove havos miajn fortojn, kaj mi povos flugadi tie, en la varma lumo de la suno."

"Ha" ŝi diris, "ekstere estas tre malvarme, neĝas kaj frostas! Restu en via varma liteto, mi vin flegados!"

Ŝi alportis al la hirundo akvon en folieto de floro, kaj la birdo trinkis