Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj rakontis al ŝi, kiel ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo, kio malhelpis ĝin flugi tiel rapide, kiel la aliaj hirundoj, kiam ĉi tiuj flugis for, malproksimen, al la varmaj landoj; fine ĝi falis sur la teron, sed tion, kio estis poste, ĝi jam plu ne memoras, ĝi tute ne scias, kiamaniere ĝi venis ĉi tien.

Dum la tuta vintro ĝi restis tie malsupre, kaj Elinjo-fingreto flegadis ĝin plej bone kaj amis ĝin. Nek la talpo nek la kampa muso ion eksciis pri tio, ĉar ili ne amis la kompatindan hirundon.

Kiam la printempo venis kaj la suno varmigis la teron, la hirundo diris adiaŭ al Elinjo-fingreto, kiu nun malfermis la truon, kiun la talpo faris en la plafono. La suno belege lumis sur ilin, kaj la hirundo demandis, ĉu Elinjo-fingreto volas akompani ĝin, kaj diris, ke ŝi povas sidi sur ĝia dorso kaj ili flugos malproksimen, en la verdan arbaron. Sed Elinjo-fingreto sciis, ke tio malĝojigus la maljunan muson, se ŝi forlasus ĉi tiun en tia maniero.

"Ne, mi ne povas!" diris Elinjo-fingreto. "Adiaŭ, adiaŭ, vi bona bela knabineto!" diris la hirundo kaj elflugis en la lumon de la suno. Elinjo- fingreto postrigardis ĝin, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ĉar ŝi tre amis la hirundon.

"Kvivit, kvivit!" kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron.

Elinjo-fingreto estis tre malĝoja. Ŝi neniam ricevis permeson eliri en la varman lumon de la suno. La greno, kiu estis semita sur la kampo super la domo de la kampa muso, elkreskis alte en la aeron; por la kompatinda malgranda knabino, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, tio estis tute nepenetrebla arbaro.

"Dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon," diris al ŝi la muso, ĉar nun la najbaro, la enuiga talpo en la nigra velura pelto, petis pri ŝia mano. "Vi havos lanaĵon kaj linaĵon. Mi donos al vi dote tablotolaĵon kaj litaĵojn, kiam vi fariĝos edzino de la talpo."

Elinjo-fingreto devis turnadi la ŝpinilon, kaj la muso dungis kvar araneojn, kiuj devis ŝpinadi kaj teksadi tage kaj nokte. Ĉiuvespere venadis vizite la talpo, kaj li konstante paroladis nur pri tio, ke kiam la somero estos pasinta kaj la suno plu ne brilos tiel varme - nun ĝi per sia varmego malmoligas ja la teron kiel ŝtonon - kiam la somero fine estos pasinta, tiam li festos sian edziĝon kun Elinjo-fingreto. Ŝi tamen tute ne ĝojis, ĉar ŝi tute ne amis la enuigan talpon. Ĉiun matenon, kiam la suno leviĝis, kaj ĉiun vesperon, kiam ĝi subiris, ŝi kaŝite eliradis ekster la pordon, kaj kiam la vento disblovis la spikojn de la greno kaj ŝi povis vidi la bluan ĉielon, ŝi pensadis pri tio, kiel hele kaj bele estas ekstere, kaj ŝi forte deziradis vidi denove la karan hirundon; sed ĉi tiu